Henry Frederick Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Frederick Stuart

Henry Frederick STUART, princo de Kimrio, (n. la 19-an de februaro 1594 - m. la 6-an de novembro 1612) estis la plej aĝa filo de Jakobo la 1-a de Anglio kaj de Anna de Danio. Lia nomo devenas de liaj avoj Henry Stuart, Lord Darnley, kaj de Frederiko la 2-a de Danio.

Kvankam li onidire estis promesplena junulo, la princo Henry mortis antaŭ sia patro, je la frua aĝo 18. La heredrajto por la angla kaj skota tronoj pasis al lia frato Karlo.