Henry Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Gray
(1826-1861)
angla anatomo kaj kuracisto
angla anatomo kaj kuracisto
Persona informo
Henry Gray
Naskiĝo 1826
en Belgravia, Londono,  Anglio
Morto 13-a de junio 1861
en Belgravia, Londono,  Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Kolegio de Kirurgoj, Reĝa Societo de Londono, Hospitalo de Sankta Georgo, Londono
Subskribo Henry Gray
Profesio
Okupo kuracistoverkisto • kirurgo • anatomo • biologo vd
Laborkampo anatomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry Gray (1826-1861) estis angla anatomo, kirurgo kaj kuracisto, kiu rimarkindiĝis pro sia anatomia publikaĵo La Anatomio de Gray, en 1858, ilustrita de Henry Vandyke Carter (1831-1897). Lia patro Thomas Gray estis reĝa konsilisto serve de Georgo la 4-a (1762-1830) kaj Vilhelmo la 4-a (1765-1837).

En la 6-a de majo 1845, estante 18-jara, Gray iĝis medicina studento de la "Hospitalo Sankta Georgo", en Londono, kaj kiel studento, li montris sin sindediĉa, klopodema kaj metoda pri sia laboro, kun aparta intereso pri anatomio, kiun li lernis ne nur en la medicinaj kompendioj sed ankaŭ per la dissekcioj kiujn li mem faradis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tre frue li inkliniĝis al la anatomiaj studoj, kaj daŭre estante studento en la medicina lernejo, en 1848, li ricevis la Trijaran Premion de la Reĝa Kolegio pri Kirurgoj per la esploro titolita: "La origino, konektado kaj distribuado de la nervoj de la homokulo kaj aliaj alpendaĵoj, ilustritaj per kompara okuldissekcioj en aliaj vertebraj bestoj." Parto de tiu esploro enkorpiĝis en sia estonta dokumento pri la disvolviĝo de la retino. En 1850, Gray estis nomumita kirurgo de la Hospitalo Sankta Georgo, kaj sekve anatomia demonstranto, profesoro pri anatomio kaj medicino. En 1853, estante nur 25-jara, li elektiĝis Membro de la Reĝa Societo de Londono, kaj en la sekvanta jaro li ricevis premion "Astley Cooper" je 300 gvineoj pro la disertacio "Pri la strukturo kaj uzo de la lieno."

Ilustraĵo de la Anatomio de Gray farita de Henry Vandyke Carter.

En 1858, Gray publikigis sian unuan eldonon pri Anatomio, enhavante 750 paĝojn kaj 363 bildojn. Li estis helpata de sia amiko Henry Vandyke Carter (1831-1897), sperta desegnisto kaj iama anatomia prezentanto en la Hospitalo Sankta Georgo de Londono. Carter respondecis pri la ilustraĵo de la eldono, kaj la sukceso de la libro estis, super ĉio, pro la ekscelenco de liaj bildoj. Ĉi-eldono estis dediĉita al lia patrono Sir Benjamin Collins Brodie (1783-1862), kiu estis baroneto, membro de la Reĝa Societo de Londono kaj doktoro pri civila juro. En 1860, Gray preparis ĝian duan eldonon kaj la libro ankoraŭ publikiĝas sub la titolo "Anatomio de Gray", kaj ĝi estas vaste aprecita kiel eksterordinara kaj serioza kompendio por medicinal studentoj.

Tragedie, dum li zorgis pri nevino kiu suferas pri variolo, li same ekmalsaniĝis pri iu pli kontaĝa formo de la infekto, kaj mortis en la 13-a de junio 1861, estante nur 34-jara. Li estis sepultita en la tombejo de Sankta Tomaso, Pankraso kaj Highgate. Lia nevino supervivis. Liaj dokumentoj pri patologio portis grandajn progresojn pri la traktado de la plejmulto el la tumoroj okaze de lia morto.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]