Henry Louis Vivian Derozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henry Louis Vivian DEROZIO)
Jump to navigation Jump to search
Henry Louis Vivian Derozio
Kolkata Derozio statue.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 18-an de aprilo 1809 (1809-04-18)
en Kolkato
Morto 26-an de decembro 1831 (1831-12-26) (22-jara)
en Kolkato
Kaŭzo de morto ĥolero
Tombo South Park Street Cemetery
Loĝloko Kolkato
Alma mater Presidency University
Profesio aŭtoro, instruisto, poeto
Lingvoj angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Henry Louis Vivian DEROZIO, nask. en 1809, mort. en decembro 1831, kies patro estis duon-portugala (el kio la familinomo) duon-bangla kaj lia patrino angla, estis eŭro-hinda poeto en la angla lingvo, malreligia pensisto kaj profesoro, kiu multe kontribuis doni unuan ekigon al la bengala modernismo kaj socia kritiko.

Nur 17-jara li estis nomumita kiel instruisto en la calcutta Hindu College, kie li instruis anglan literaturon kaj historion.

Li gajnis fervoron el siaj studentoj, kaj vigligis ilin krei diskutorondojn , esti malkontenta pri la estanta socia ordo, eniri en gazetado, li ankaŭ malkaŝe kritikis la hunduisman religion.

Pluraj el inter ili iĝis la unuaj modernaj bangalaj intelektuloj kaj gazetistoj: Kriŝnamohan Banerĝi, Dakŝinaranĝan Muĥerĝi kaj Rasik Kriŝna Malilik.

Lia frua morto estis abrupta, laŭ kelkaj li mortis pro ĥolero, laŭ aliaj li estis venenigita.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]