Henry Louis Vivian Derozio
| Henry Louis Vivian Derozio | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 18-an de aprilo 1809 en Kolkato | |
| Morto | 26-an de decembro 1831 (22-jaraĝa) en Kolkato | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | ĥolero | |
| Tombo | South Park Street Cemetery (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Loĝloko | House of Henry Louis Vivian Derozio vd | |
| Alma mater | Precidency University, Kolkato | |
| Profesio | ||
| Okupo | instruisto poeto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | To India - My Native Land vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henry Louis Vivian DEROZIO, nask. en 1809, mort. en decembro 1831, kies patro estis duon-portugala (el kio la familinomo) duon-bangla kaj lia patrino angla, estis eŭro-hinda poeto en la angla lingvo, malreligia pensisto kaj profesoro, kiu multe kontribuis doni unuan ekigon al la bengala modernismo kaj socia kritiko.
Nur 17-jara li estis nomumita kiel instruisto en la calcutta Hindu College, kie li instruis anglan literaturon kaj historion.
Li gajnis fervoron el siaj studentoj, kaj vigligis ilin krei diskutorondojn , esti malkontenta pri la estanta socia ordo, eniri en gazetado, li ankaŭ malkaŝe kritikis la hunduisman religion.
Pluraj el inter ili iĝis la unuaj modernaj bangalaj intelektuloj kaj gazetistoj: Kriŝnamohan Banerĝi, Dakŝinaranĝan Muĥerĝi kaj Rasik Kriŝna Malilik.
Lia frua morto estis abrupta, laŭ kelkaj li mortis pro ĥolero, laŭ aliaj li estis venenigita.

