Henry Louis Vivian Derozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henry Louis Vivian DEROZIO, nask. en 1809, mort. en decembro 1831, kies patro estis duon-portugala (el kio la familinomo) duon-bangla kaj lia patrino angla, estis eŭro-hinda poeto en la angla lingvo, malreligia pensisto kaj profesoro, kiu multe kontribuis doni unuan ekigon al la bengala modernismo kaj socia kritiko.

Nur 17-jara li estis nomumita kiel instruisto en la calcutta Hindu College, kie li instruis anglan literaturon kaj historion.

Li gajnis fervoron el siaj studentoj, kaj vigligis ilin krei diskutorondojn , esti malkontenta pri la estanta socia ordo, eniri en gazetado, li ankaŭ malkaŝe kritikis la hunduisman religion.

Pluraj el inter ili iĝis la unuaj modernaj bangalaj intelektuloj kaj gazetistoj: Kriŝnamohan Banerĝi, Dakŝinaranĝan Muĥerĝi kaj Rasik Kriŝna Malilik.

Lia frua morto estis abrupta, laŭ kelkaj li mortis pro ĥolero, laŭ aliaj li estis venenigita.


Eksteraj ligiloj