Henry McMahon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry McMahon
Persona informo
Sir Vincent Arthur Henry McMahon
Naskonomo Vincent Arthur Henry McMahon
Naskiĝo 28-an de novembro 1862 (1862-11-28)
en Ŝimla
Morto 29-an de decembro 1949 (1949-12-29) (87-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Charles McMahon vd
Edz(in)o Mary Evelyn Bland vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Arthur Henry McMahon (naskiĝis la 28-an de novembro 1862, mortis en 1949) estis brita soldato kaj diplomato.

Henry McMahon naskiĝis kiel filo de brita generalo. Li vizitis la Imperial College en London, en 1885 soldatiĝis en la kolonia Hindia Armeo, poste ŝanĝis en 1890 al la brita hindia kolonia administrado.

Li mezuris kaj fiksis la limojn - je persa peto - inter 1896 kaj 1905 inter Baluĉio, Afganujo kaj Persa Reĝlando.

Ekde 1911 ĝis 1914 laboris li kiel eksterafera ministro de reĝoreprezentanto de Brita Hindio. En tiu posteno decidis li pri norda limo de Hindia Imperio kaj Ĉinio, Tibeto en la Konferenco de Ŝimla (1914). (legu McMahon-linio).

Oni transmetis lin en 1915 al Kairo, kie li laboris kiel posteulo de Lordo Kitchener, brita ĉefkomisaro en Egiptio. Li sekrete korespondis - en nomo de la brita registaro de Edward Grey - kun ŝerifo de Heĝas, Hussein ibn Ali. Ili interŝanĝis dek leterojn kiuj tuŝis la senpependecon de la pure arabaj landoj, se ili agadas kontraŭ Otomana Imperio. McMohan komprenis tiun pure-vorton ne al Palestino, kio kaŭzis konflikton kaj fiaskon de la korespondado. (legu pli Hussein-McMahon-korespondado) McMohan estis ŝanĝita en Egiptio en 1916 per la arabe parolanta Francis Reginald Wingate (1861 – 1953).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • McMahon: Seistan Past and Present, Geogr. Journal, 1906, S. 209ff