Henry Paulson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henry Paulson
Henry Paulson (2006)
Henry Paulson (2006)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1946 (1946-03-28) (73-jara)
en Palm Beach
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Dartmouth • ekonomika altlernejo HarvardUniversitato Harvard
Subskribo Henry Paulson
Profesio
Profesio bankisto • investment banker • politikisto
Information icon.svg
vdr


Henry M. Paulson, Jr. (28-an de marto 1946 en Palm Beach, Florido; plennome Henry Merritt Paulson, karesnomo Hank) estas usona komercisto kaj politikisto. Li estas konata apoganto de medioprotektaj aferoj.

Li laboris post studo en Harvardo, de 1970 ĝis 1972 en Pentagon, poste en la Blanka Domo. Li ŝanĝis en 1974 al Goldman Sachs en Ĉikago. Li gvidis de 1983 ĝis 1988 Investment Banking Group en mezokcidenta regiono.

Li estis de 1999 ĝis 2006 prezidanto kaj afergvidanto (CEO) de la investa banko Goldman Sachs. Li estis de julio 2006 ĝis januaro de 2009, Usona Sekretario de la Trezorejo. Lia posteulo estis en tiu posteno Timothy F. Geithner.