Henry Paulson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Paulson (2006)

Henry M. Paulson, Jr. (28-an de marto 1946 en Palm Beach, Florido; plennome Henry Merritt Paulson, karesnomo Hank) estas usona komercisto kaj politikisto. Li estas konata apoganto de medioprotektaj aferoj.

Li laboris post studo en Harvardo, de 1970 ĝis 1972 en Pentagon, poste en la Blanka Domo. Li ŝanĝis en 1974 al Goldman Sachs en Ĉikago. Li gvidis de 1983 ĝis 1988 Investment Banking Group en mezokcidenta regiono.

Li estis de 1999 ĝis 2006 prezidanto kaj afergvidanto (CEO) de la investa banko Goldman Sachs. Li estis de julio 2006 ĝis januaro de 2009, financministro de Usono. Lia posteulo estis en tiu posteno Timothy F. Geithner.