Henry Bishop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henry Rowley Bishop)
Henry Bishop
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1787 (1787-11-18)
en Londono
Morto 30-an de aprilo 1855 (1855-04-30) (67-jaraĝa)
en Londono
Tombo East Finchley Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Familio
Edz(in)o Anna Bishop
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
Verkoj Home, Sweet Home
vdr

Sir Henry Rowley BISHOP (18a de Novembro 1786 – 30a de Aprilo 1855) estis angla komponisto. Li estas fama ĉefe pro la kantoj "Home! Sweet Home!" (Hejmo, dolĉa hejmo) kaj "Lo! Here the Gentle Lark." Li estis la komponisto aŭ aranĝisto de ĉirkaŭ 120 teatraj verkoj, kiel 80 operoj, malpezaj operoj, kantatoj, kaj baletoj. Bishop estis kavalirigita en 1842. Bishop laboris por ĉiuj el la ĉefaj teatroj de Londono en sia epoko — kiel la Royal Opera House kaj la Reĝa Teatro (Drury Lane) de Covent Garden, la Ĝardenoj Vauxhall kaj la Reĝa Teatro Haymarket, kaj estis Profesoro de Muziko en la universitatoj de Edinburgo kaj Oksfordo. Lia dua edzino estis la fama soprano Anna Bishop, kiu skandalis la Britan socion lasante lin kaj farante malferman rilaton kun la harpisto Nicolas-Charles Bochsa ĝis la morto de tiu lasta en Sidnejo.