Henry Stephens Salt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henry Stephens Salt
Henry Stephens Salt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1851 (1851-09-20)
en Barato
Morto 19-an de aprilo 1939 (1939-04-19) (87-jara)
en Brajtono
Tombo Brajtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Eton CollegeKing's College
Okupo
Okupo eseisto • literaturkritikisto • biografo • natursciencisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Titopaĝo de la libro "Bestaj rajtoj kiam ili estas konsiderataj rilate al socia progreso" eldono de 1894

Henry Shakespear Stephens SALT (/sɔːlt, sɒlt/; 20-a de septembro 185119-a de aprilo 1939) estis angla verkisto kaj aktivulo por socialaj reformoj en la kampoj de prizonoj, lernejoj, ekonomiaj institucioj kaj traktado de animaloj. Li estis fama etika vegetarano, kontraŭ-vivisekciisto, socialisto kaj pacisto, kaj bone konata kiel literaturkritikisto, biografo, klasika fakulo kaj naturhistoriisto. Estis Salt kiu unue enkondukis Mohandas Gandhi al la influaj verkoj de Henry David Thoreau, kaj influis al Gandhi pri la studo de vegetaranismo.[1][2]

Oni konsideras lin "La patro de la bestaj rajtoj", ĉar Salt estis la unua verkisto kiu klare argumentis favore al Bestaj rajtoj, fakte en sia verko Animals' Rights: Considered in Relation to Social Progress (1892), pli ol al plibonigo de la animala bonfarto. Salt perceptis bestajn rajtojn kiel daŭrigo de la doktrino de homaj rajtoj de Thomas Paine kaj kiel daŭrigo de la doktrino de Mary Wollstonecraft pri virinaj rajtoj.

Salt argumentis, ke ekzistas ligo inter socialismo kaj vegetarismo kaj retorike demandis sin: "Se tiuj, kiuj vivas egoisme koste de la laboro de aliaj, estas prave nomataj 'sangaviduloj', estas tiuj, kiuj kontentigas sian apetiton pri bestaj suferoj, kiuj ne rajtas havi similan kromnomo?" Laŭ li, preterpasi vegetarismon necesas en la socialisma movado por antaŭeniri al pli humana socio. Lia sindediĉo al socialismo kaj vegetarismo igis lin fondi la Humanisman Ligon.

Lia cirklo de amikoj inkludis multajn elstarajn figurojn de la literatura kaj politika vivo en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kiel la verkistoj Algernon Charles Swinburne, John Galsworthy, James Leigh Joynes (bofrato), Edward Carpenter, Thomas Hardy, Rudyard Kipling, Havelock Ellis, Grafo Leo Tolstoj, William Morris, Arnold Hills, Petro Kropotkino, Ouida, J. Howard Moore, George Bernard Shaw kaj Robert Cunninghame-Graham, same kiel la estro de la Laborpartio estro James Keir Hardie kaj kunfondintoj de la Fabiana Societo nome Hubert Bland kaj Annie Besant.[3][4]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Plea for Vegetarianism (1886)
  • A Shelley Primer (1887)
  • Flesh or Fruit? An Essay on Food Reform (1888)
  • The Life of James Thomson (B.V.) (1889)
  • Life of Henry David Thoreau (1890)
  • Animals' Rights: Considered in Relation to Social Progress (1892)
  • Richard Jefferies: A Study (1894)
  • Selections from Thoreau (1895)
  • Percy Bysshe Shelley: Poet and Pioneer (1896)
  • The Logic of Vegetarianism: Essays and Dialogues (1899)
  • Richard Jefferies: His Life and His Ideas (1905)
  • The Faith of Richard Jefferies (1906)
  • Cambrian and Cumbrian Hills: Pilgrimages to Snowdon and Scafell (1908)
  • The Humanities of Diet (1914) (two excerpts)
  • Seventy Years among Savages (1921)
  • Call of the Wildflower (1922)
  • The Story of My Cousins (1923)
  • Our Vanishing Wildflowers (1928)
  • Memories of Bygone Eton (1928)
  • The Heart of Socialism (1928)
  • Company I Have Kept (1930)
  • Cum Grano (1931)
  • The Creed of Kinship (1935)


Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "My faith in vegetarianism grew on me from day to day. Salt's book Plea for Vegetarianism whetted my appetite for dietetic studies. I went in for all books available on vegetarianism and read them". Mohandas Gandhi, An Autobiography: The Story of My Experiments with Truth, Part I, chapter XV.
  2. Ashe, Geoffrey. Gandhi, a Biography. New York: Cooper Square Press, 2000
  3. Friends (en-GB). Alirita 2019-10-23.
  4. Winsten, Stephen, Salt and His Circle, 1951.