Henryk Dembiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Dembiński
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1791 (1791-01-16)
en Krakovo
Morto 13-an de julio 1864 (1864-07-13) (73-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Champeaux de Montmorency
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Ignotas Dembinskis
Patrino Marianna Moszyńska
Okupo
Okupo oficiroinĝeniero
vdr

Henryk Dembiński, blazono Nieczuja (naskiĝis la 16-an de januaro 1791 en vilaĝo Strzałków, proksime al Busko-Zdrój – mortis la 13-an de junio 1864 en Parizo) – pola generalo, kaj ankaŭ vojaĝisto kaj inĝeniero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de polaj deputito kaj grafino. Sendita al militista inĝeniera lernejo en Vieno. En 1809 ne akceptis oficiran rangon en aŭstra armeo kaj soldatiĝis en la armeo de Varsovia Duklando. En 1812 avancita ĝis leŭtenanto, kaj poste dum la batalo de Smolensk ĝis la rango de kapitano. Li estis deputito al Sejmo de Kongresa Pollando en 1825.

Henryk Dembiński partoprenis la novembran ribelon, kie distingiĝis precipe dum ekspedicio al Litovio. Aŭguste 1831 estis nomumita generalo de divizio kaj dum kelka tempo estis ĉefkomandanto. Armea guberniestro de Varsovio ekde la 9-a de aŭgusto ĝis la 12-a de aŭgusto 1831. Li partoprenis batalojn apud Dębe Wielkie (proksime al Mińsk Mazowiecki) kaj Ostrołęka. Post fino de la ribelo elmigris al Francio, kie ligiĝis al grupiĝo de Adam Jerzy Czartoryski. Membro de la Unio de Nacia Unueco.

Dum la hungara revolucio komandis hungaran Nordan Armeon, poste iĝis ĉefo de la stabo kaj ĉefkomandanto de la hungara armeo. Pro tio, ke lia kandidateco elvokis envion inter kelkaj hungaraj gvidantoj (precipe de Artúr Görgey), li rezignis pri la funkcio post malvenka batalo apud Kápolna. Post laŭvica malvenko de la hungara armeo apud Temeŝvar kaj la rezigno de Lajos Kossuth li forveturis al Turkio, kie eniris armeon de sultano Mahmud la 2-a.

En 1850 revenis al Parizo, kie mortis. Enterigita sur tombejo en Montmorency.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]