Henryk Sienkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko Ŝenkjeviĉ

Henryk Sienkiewicz (esperante: Henriko[1] Ŝenkjeviĉ[2]) estas pola verkisto. Naskiĝis je la 5-a de majo 1846 en Vola Okĵenska, Pollando; mortis je la 15-a de novembro 1916 en Vevej, Svislando). Nobel-premiito (1905).

Li studis medicinon, juron kaj filologion en rusa universitato en Varsovio, kunlaboris kun pozitivismaj gazetoj, en la jaroj 1876-1878 restis en Usono, poste li revenis Varsovion, sed ofte vojaĝis tra Eŭropo kaj Afriko. Sian aŭtoritaton li plene donis en la servojn de la nacia liberigo. Li mortis en Svislando, sed en 1924 lia korpo estis transportita al la patrujo.

Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas „Quo vadis" el la antikva Romo (Nobel-premio), majstre esperantigita de Lidia Zamenhof, kaj romanoj el la pola historio La kruckavaliroj kaj trilogio: Per fajro kaj glavo, La diluvo kaj Sinjoro Volodijovski. El la dua ero de tiu trilogio oni faris filmon La diluvo reĝisorita de Georgo Hoffman.

Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj Tra dezerto kaj praarbaro (dufoje esperantigita).

Aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Tre diferencas ankaŭ opinioj pri la valoro de Quo vadis?. La romano estis aprezita per Nobel-premio, sed ekzemple Lion Feuchtwanger opiniis ĝin senvalora kiĉo, kiu donas al simpluloj iom da sensacio, sed poezian valoron malhavas (en Domo de Desdemona). Tamen la sukceso inter legantoj kaj filmistoj estas senduba.

Famaj verkoj de Henriko Ŝenkjeviĉ

  • Janko Muzikanto (Janko Muzykant) (1879)
  • La lanternisto (Latarnik) (1882)
  • Trilogio (Trylogia)
    • Per fajro kaj glavo (Ogniem i mieczem) (1884)
    • La diluvo (Potop) (1886)
    • Sinjoro Volodijovski (Pan Wołodyjowski) (1888)
  • Ŝi, la tria (Ta trzecia) (1888)
  • Sen dogmo (Bez dogmatu) (1891)
  • Ni sekvu Lin (Pójdźmy za Nim) (1892)
  • La familio Polanjecki (Rodzina Połanieckich) (1894)
  • Quo vadis? (1895)
  • La kruckavaliroj (Krzyżacy) (1900) – kunigita al samnoma filmadapto de Aleksandro Ford
  • Tra dezerto kaj praarbaro (W pustyni i w puszczy) (1912)
  • Kio okazis foje en Sidono (Co się raz stało w Sydonie)

En Esperanto aperis

Dosiero:Noveloj.jpg
Kovrilpaĝo de Henryk Sienkiewicz: Noveloj; trad: Lidja Zamenhof; eld: Ferdinand Hirt 1925, Leipzig

Vidu ankaŭ

Renouveau catholique

Referencoj

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio