Heparino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Heparina natrio por injekto.

Heparino estas antikoagula substanco, sulfata glukozamina polisakarido, produktata inter alie en hepato, pulmoj kaj intestoj (PIV). Kiel medikamento ĝi estas uzata kiel antikoagulanto.

Specife ĝi estas uzata ankaŭ en la kuracado de koratakoj kaj malstabila angino. Ĝi estas aldonita per injekto en vejnon aŭ sub la haŭton. Aliaj uzoj okazas en provtuboj kaj renaj dializaj maŝinoj.

Oftaj kromefikoj inkluzivas sangadon, doloron ĉe la injekta loko kaj malaltan nombron de sangaj trombocitoj. Gravaj kromefikoj inkluzivas trombocitopenion induktitan de heparino. Okaze de malbona rena funkcio necesas pli granda zorgo en tiuj kazoj.

Heparino estas neproponita ĉe suspektataj kazoj de vakcin-induktita pro-trombota imuna trombocitopenio (VIPIT) aldone al SARS-CoV-2-vakcinado, ĉar heparino povas plue pliigi la riskon de sangado en anti-PF4/-heparina kompleksa aŭtoimuna maniero, favore al alternativaj kontraŭkoaguladaj kuraciloj (kiel argatrobano aŭ danaparoido).

Heparino ŝajnas esti relative sekura por uzo dum gravedeco kaj mamnutrado. Heparino estas produktita de bazofilaj granulocitoj kaj mastocitoj ĉe ĉiuj mamuloj.

Ĝi estis malkovrita de Jay McLean en 1916, kiu ekstraktis ĝin el la hepato.