Hepata fasciolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plenkreskulo.
Hipertrofio de la hepataj galduktoj dum infekto per hepata fasciolo + grasigo de la hepato (transversa sekco de la hepato de kaprino).

La trematodo de la hepato (Fasciola hepatica) estas specio de platvermo de trematodoj de la subklaso Digenea, karakterizita per sia lancoformo, kun du kupoj, el kiuj unu buŝa kaj alia ventra, kaj unu biologia ciklo kun du generacioj (digeneo) en du gastigantoj, el kiuj unu gastropoda molusko amfibia kaj unu mamulo. Ĝi estas parazito de la galkanaloj kaj de la gala veziko de herbovoruloj kaj ĉiomanĝantoj, inklude homojn. Ĝi estas la okaziga agento de unu de la parazitozoj plej disvastigitaj de la brutobredado, nome la fascioliazo (aŭ fasciolozo), kiu estas konsiderata kiel unu de la parazitaj malsanoj plej gravaj de la mondo de la aldomigitaj remaĉuloj.

La apero de tiu malsano varias elstare laŭ la diversaj mondoregionoj, depende de faktoroj kiel la agrikultura disvolvigo, nutromankoj, mikroklimato kaj makroklimato de la medio, volumo kaj alto de la paŝtejoj, la imuna kaj nutra stato de la definitiva pera gastiganto, nombro de ovoj kaj larvoj infektigantoj en la medio ktp.