Heptatlono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Heptatlono estas konkurso de 7 atletikaj disciplinoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj ἑπτά [heptá] (sep) kaj kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de heptatlono eblas neologisme nomi heptatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.

En moderna atletiko, ekzistas du formoj de heptatlono - variaĵoj por virinoj kaj por viroj, kiuj konsistas el malsamaj disciplinoj. La vira heptatlono pli aĝas kaj okazas en subtegmentaj gimnastikejoj, dum la virina heptatlono okazas subĉiele kaj enkondukiĝis en la 1980-aj jaroj, olimpike unuafoje en la Somera Olimpiko 1984.

Virina heptatlono[redakti | redakti fonton]

Virina heptatlono estas kombinita atletika evento por virinoj en la programo de la Someraj Olimpikoj kaj en la Mondaj Ĉampionadoj de Atletiko de la internacia federacio IAAF. Ĝi konsistas el la sekvaj disciplinoj, el kiuj la unuaj kvar plenumiĝas la unuan tagon kaj la restaj tri en dua tago:

La heptatlono estas praktikata fare de virinaj atletoj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj, kiam ĝi anstataŭigis la virinan pentatlonon, konkurson el kvin disciplinoj, kiel unuavica kombinita virina atletika konkurso (la lancoĵeto kaj la 800-metra kuro estis aldonitaj.

Olimpike, ĝi unue estis konkursa disciplino en la Somera Olimpiko 1984. En la lastaj jaroj ekpraktikiĝis ankaŭ iuj virinaj konkursoj de dekatlono, do kunkurso el 10 disciplinoj, konsistanta el la samaj disciplinoj kiel vira dekatlono, nur en iom alia sinsekvo, sed la heptatlono restas la precipa kombinita ĉampionada konkurso por virinaj atletoj. La brita atletino Jessica Ennis estas la momenta tenanto de olimpika ora medalo, post venko en la Somera Olimpiko 2012.

Ekzistas ankaŭ konkurso nomata tetradekatlono, el 14 atletikaj disciplinoj, kvazaŭ "duobla pentatlono" konsistanta el sep disciplinoj oble 2 tagoj.

Vira heptatlono[redakti | redakti fonton]

la tri plej bonaj atletoj pri heptatlono en la Eŭropa Hala Atletika Ĉampionado 2009 en Torino

La alia versio estas sporthala konkurso, kutime praktikata nur per viraj atletoj. La vira hala heptatlono konsistas el la sekvaj disciplinoj, el kiuj la unuaj kvar okazas la unuan tagon kaj la restaj tri en dua tago:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]