Hera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hera, edzino de Zeŭso ; Romiana imitaĵo (periodo imperia) laŭ klasika greka originalaĵo.

Hera (Ἥρα aŭ "protektema" en la greka) ankaŭ latine Juno (Iūno)[1] estis la diino de la geedzeco, kaj de la fekundeco. Ŝi estis la edzino de Zeŭso, kaj la reĝino de la olimpanoj.

Hera disputis multe kun Zeŭso pro liaj amaferoj. Ŝi malamis ankaŭ la heroon Heraklon, ĉar li estis la eksteredzeca filo de ŝia edzo kaj la bela mortonta Alkmeno. Aliflanke, ŝi protektis alian heroon, Jazonon.

Multaj mitologoj kredas, ke la kulto de Hera estas prahistoria. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la homo adoris prototipan diinon de la fekundeco, kaj ĉi-tiu diino fariĝis Hera en Grekio, kaj grade perdis sian hegemonion kiel ĉefdio al Zeŭso. La antropologoj trovis multajn figuretojn[en] de la nuda dika Granda Patrina Diino en Eŭropo.

La pavo kaj la guno estas siaj kunligitaj bestoj.

Io estis pastrino de la diino de Argo.

Partneroj kaj idaro
Zeŭso Neniu Nekonatulo



Klasikaj Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke http://hellas.teipir.gr/Thesis/Samos/english/tdk158.html greke http://users.pandora.be/flubberr/, greke http://www.gutenberg.org/etext/2199 greke http://www.senmerv.com/archives/000147.php

Notoj

  1. Ankaŭ aliesperantige Junono.
  2. 2,0 2,1 2,2 Heziodo. Teogonio, 921.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.19.
  4. Ovidio. Festoj, 229.
  5. Heziodo. Teogonio, 927.
  6. Homera himno 3,3000.
  7. Kolluto. Forkapto de Heleno, 88.174.