Saltu al enhavo

Heraklido de Tarento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἡρακλείδης ὁ Ταραντῖνος
(225 a. K. - 157 a. K.)
Aleksandrio, estas la urbo kie la Primedicina Empiriisma lernejo estis fondita. Heraklido de Tarento apartenis al tiu lernejo.
Aleksandrio, estas la urbo kie la Primedicina Empiriisma lernejo estis fondita. Heraklido de Tarento apartenis al tiu lernejo.
Persona informo
Naskiĝo 225 a. K.
en Taranto, Italio
Morto 157 a. K.
en Aleksandrio, Egiptio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heraklido de Tarento estis greka primedicina leksikografo, farmakologo kaj kuracisto, lernanto de Mantiaso (250 a. K. - 175 a. K.) kaj apartenanta al la "Empiriisma Medicina Lernejo", kiu verkis komentaĵojn pri Hipokrato. Heraklido estis tre laŭdata de Galeno el Pergamo, kiu ofte mencias lin en siaj traktaĵoj.[1] Cetere, oni povas mencii raporton pri traktado de kelkaj okulmalsanoj kaj kiu Galeno priskribas kelkajn oftalmiajn medicinaĵoj al kiu li atribuas al Heraklido.[2]

La rakonto de Heraklido pri la animo estas rilatita al tiu de Platono en la sama maniero. Kiel Platono, Heraklido asertis la senmortecon de la animo kaj la ideon pri reenkarniĝo; male al Platono, li asertis ke la animo estas materia, estante konstituita de "lumo", la plej bona speco de materio. Inter enkarniĝoj, animoj ne sufiĉe koruptaj por esti enfermitaj en infero, kunvenas en unu parto de la ĉielo, kie ili konsistigas la Laktan Vojon. Ŝajne ĉi tiu "Ĉiela Hadeso" situis tuj sub la sfero de la suno.[3]

Li verkis 7 librojn pri la doktrinoj de tiu empiria medicino. Kiel armea kuracisto, li laboris diligente ppri anatomio, elfarante nekropsiojn sur homaj kadavroj mem. Li verkis multajn librojn pri farmakologio kaj terapio, en kiuj, tamen, li "neglektis" inkluzivi medikamentojn el la planta regno, kiel atribuite al li de Dioskorido, la Anazarbeo: daŭre citante, laŭ Galeno, nur tion, kion lia sperto pruvis esti efika: "tiuj kiuj estas determinitaj de la sperto".

  • Pri la epidemioj
  • Pri Hipokrato
  • Aforismoj
  • Pri la pulsoj
  • Thēriaka

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Rufo de Efezo (80-150)
  • Friedrich August Flückiger (1828-1894) svisa farmakologo, kemiisto kaj botanikisto
  • Kvinto Sekstio (120 a. K. - 50 a. K.) romia stoika filozofo
  • Aulus Cornelius Celsus (25-50)
  • Ptolemeo la 4-a Filopator (245 a. K. - 204 a. K.) 4-a faraono el la Ptolemea Egiptio
  • Apolonio de Kitiono (120 a. K. - 60 a. K.) greka kuracisto
  • Karl Deichgräber (1903-1984) germana klasika filologo kaj primedicina historiisto
  • Diethard Nickel (1939-2023) germana klasika filologo kaj primedicina historiisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]