Heraklito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heraklito (gre. Ἡράκλειτος; naskita ĉirkaŭ 540 a.K., mortinta ĉirkau 480 a.K.) estis greka presokrata filozofo el Efeso. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksa kaj stabila. Heraklito klarigas tion per la senĉesa fluo de rivero, li diras ke oni ne povas bani sin en la sama rivero, ĉar revenante tie oni tuŝas novajn akvojn kaj tiel plu. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.

Same kiel la miletanaj filozofoj Heraklito ankaŭ defendas la eziston de unu principo kaj asertas ke ĝi estas la fajro. Ekde la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.

Heraklito estis nomata La obskura filozofo, la enigmema pro tio ke lia skribaĵoj estas de malfacila legado.

En Esperanto

  • Herakleitos: La fragmentoj (Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1990. - 32 p.(VoKo-numeroj; 6)



Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke http://www.utm.edu/research/iep/h/heraclit.htm greke http://philoctetes.free.fr/heraclitus.htm greke http://www.wsu.edu/~dee/GREECE/HERAC.HTM greke http://www.thebigview.com/greeks/heraclitus.html