Herbejtereno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
"Grasa ĉiam verda areo

herbejtereno, greslandoherbolando estas agrikulture uzataj terenoj, sur kiuj gresoherbo kreskas kiel daŭra kulturo, kaj estas uzataj kiel paŝtejo kaj almo por paŝti brutojn aŭ kiel herbejo por falĉi la herbon aŭ kiel novalo. Nuntempe en la Eŭropa Unio multaj tiaj terenoj ankaŭ estas nur flegataj kiel naturprotektaj areoj. Plej ofte temas pri areo kreita de homo en klimato kun pli ol 400 mm percepitaĵo avaraĝe jare.[1] Antaŭ ĝi ne estis praherbejo kiel stepo aŭ savano, sed kreskita de aliaj plantoj.

Dosiero:Wiesenlandschaft Schwarzwald 2.jpg
herbejoj kaj paŝtejoj en la suda Nigra Arbaro

La surkreskaĵo de la verdejo estas furaĝo por krudmanĝantaj bestoj kiel remaĉulojĉevaloj. Tial ĝi estas grava fonto por la furaĝoprovizo de besttenantoj.[2] Surkreskaĵoj de verdlando uzeblas krom tio por renovigeblaj resurcoj; precipe sur malfekundaj kreskejoj . Ofte la vidpunktoj de la pejzaĝflegado kaj/aŭ de la naturprotekto pli gravas ol la produktadto de biomaso.

Defino kaj subdivido[redakti | redakti fonton]

La termino „verdejo“ (laŭ la germana Grünland ) estas la uzmaniero en agrikulturo, kiu distingiĝas de la prilaborita grundo de agroj aŭ de hortikultura tereno, al kiu ankaŭ apartenas fruktkulturaj kaj vitikulturaj terenoj. Oni ankaŭ devas distingi ĉiamverdaj terenoj disde novalo, kiu nur estas uzata dum certa tempo kaj la (neproduktivaj terenoj), kiel vojoj, agrorandoj, boskoj, sed ankaŭ akvobazenaj kultivejoj aŭ similaj terenoj ekzemple forsto.

Ekologio kaj biologio[redakti | redakti fonton]

La ekologio kaj biologio, por kiu la agrara verdlando estas sekundara vegetaĵaro – kreita de homoj - distingas verdlando en la pli strikta senco disde verdlando en pli vasta senco.

Miksformo de verdlando kaj fruktkultivejo estas la fruktarba herbejo. Pro la daŭre fermita plantkovraĵo verdlando bone protektas kontraŭ erozio. La plantkovraĵo boe protektas la grundon, ankaŭ pro tio, ke ĝi favoras la edafonon kaj zorgas ke fariĝas humo en la grundo.[3]

Botanika konsisto de la specioj[redakti | redakti fonton]

Pro la malsamaj utileblecoj la diversaj tipoj de verdejoj formas diversajn plantsociojn [4]


Uzformoj[redakti | redakti fonton]

Daŭra Verdejo[redakti | redakti fonton]

Alternanta Verdejo[redakti | redakti fonton]

Verdeja Novalo[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 10-jara verdeja novalo kun cirsio kaj urtiko

Uzintenseco[redakti | redakti fonton]

Intensiva verdejo (Agrikultura Verdejo)[redakti | redakti fonton]

agrikultura verdejo kun rikoltaĵkvanto de 120 dt seka materio/ha ĉe 5 uzoj

Sub agrikultura verdejo oni komprenas tipon de verdejo, kiu estas multe uzata, ke la produktado por la baza furaĝo por la laktbovina tenado – kompare al la silaĝo maizo valoras ekonomie. La ofteco dependas de la naturregiono kaj la kondiĉoj de la kreskejo kaj estas inter 3 kaj 6 uzoj po jaro (falĉado, paŝtado kaj falĉpasŝtejo). La nutraĵoj, kiujn la plantoj elprenas de la grundo, preskaŭ komplete revenas al la grundo pere de la sterkaĵo (biena sterkaĵo) , precipe kiel flusterko.


Ekstensiva Verdejo[redakti | redakti fonton]

ekstenciva verdejo kun rikoltaĵo de 60 dt seka materio/ha ĉe du uzoj

Ekstensiva verdejo estas verdejo kiu nur estas uzata unu- ĝis trifoje jare. Al ĝi apartenas ankaŭ la longjaraj ekstencive agrikulture mastrumitaj paŝtejo en altaj regionoj.

La brutokapacito de ekstensive uzata verdejo estas ĉe 80 ĝis 150 grandbrutunuoj.

Biotopo-verdejo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Nasswiese mit Knabenkräutern1.jpg
biotopa verdejo (orkida malsekherbejo)

Biotopverdejo estas esprimo por verdejo, kiu ne plu servas unuarange al agrikultura produktado de furaĝo. Temas pri malgrasaj herbejoj de ekstremaj lokaj kondiĉoj, sur kiu la kvanto de nutraĵoj ĝenerale estas malalta, kiuj ĝenerale estas sur sekaj aŭ tro malsekaj grundoj. Ekzemploj por Biotopverdejoj estas : duonsekaj herbejoj kaj kareksherbejoj. La brutokapacito estas ĝenerale sub iehbesatz liegt in der Regel unter 50 grandbrutunuoj.

Furaĝvaloro[redakti | redakti fonton]

La Furaĝvaloro [5] respegulas la ekonomian valoron de la rikoltaĵo. La sekvantaj tabeloj kaj listoj indikas la valoron de kelkaj furaĝaj plantoj, kiuj ofte kreskas sur mezeŭropaj verdejoj. La datoj estas el la jaro 1986.[5] [6]

Gresoj[redakti | redakti fonton]

kiel furaĝo
valora malpli valora senvalora
Schedonorus pratensis kutima poo Odora antoksanto
Poa pratensis bromuso Poa annua
lolio kviko holko
multflora lolio mola aveno dekampsio
multjara lolio Agrostis capillaris
[[herbeja fleo daŭra cinozuro nardo
ordinara daktilo oara aveno
vulpovosto herbeja erioforo
festuko mola bromuso
agrosto karekso
rekta aveno junko

Leguminozoj kaj herboj[redakti | redakti fonton]

kiel furaĝo
valora malpli valora senvalora
Trifolium repens ofta leontodo super 20 % Menyanthes trifoliata
Trifolium resupinatum Plantago major Gallium
Ruĝa trifolio karvio Stellaria media
Trifolium hybridum Sanguisorba geranio
Lotus pimpinelo potentilo
vicio herakleo Arbara antrisko
Lathyrus pratensis veroniko
akemilo H(Capsella bursa-pastoris
Plantago lanceolata urtiko
Achillea millefolium hiperiko
birda vicio lekanteto
ofta leontodo sub 20 % KSilene flos-cuculi
Aegopodium
kardo
Filipendula
Persicaria
rumekso
tusilago
Campanula
Lysimachia nummularia

Venenaj respektive suspektate venenaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj plantoj estas plantoj kun venenaj substancoj. Same estas menciitaj plantoj, ĉe kiuj oni suspektas venenajn kaj por la sano de la gregoj malbone efikajn substancojn.

Cardamine pratensis, Colchicum autumnale, Euphorbia, Cicuta virosa, Conium maculatum, Equisetum palustre, Caltha palustris, Anemone, akvilegio, Ranunculus auricomus, Ranunculus flammula, Ranunculus sceleratus, Ranunculus acris (ofta planto), Rhinanthus, Thalictrum flavum, Trollius europaeus, agla pteridio


Historio[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la mastrumformoj de verdejoj ĝis la mezo de la 20a jarcento la hodiaŭa mastrumado de la verdejoj estas mulrflanke malsamaj. Pro la transiro de la paŝtado al la tutjara tenado de la gregoj en staloj la falĉado kreskas kompare al la pastado, krome la agrikultivistoj hodiaŭaj pli sterkas per fluidsterko anstataŭ la frue ĝenerale uzata firma sterko. Ankaŭ la transiro de la furaĝado per fojno al insalaĵo kondukas al pli ofte uzo de la verdejo dum la jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. Buchgraber, G. Gindl: Zeitgemäße Grünlandbewirtschaftung. 2. Auflage, Leopold Stocker Verlag, Graz 1994. ISBN 3-7020-1073-4
  • G. Briemle, M. Elsäßer, T. Jilg, W. Müller, H. Nußbaum: Nachhaltige Grünlandbewirtschaftung in Baden-Württemberg. In: Nachhaltige Land- und Forstwirtschaft. Springer Verlag, Berlin/Heidelberg/New York 1996, S. 215-256. ISBN 3-540-61090-1
  • H. Dierschke, G. Briemle: Kulturgrasland. Wiesen, Weiden und verwandte Staudenfluren. Ulmer, Stuttgart 2002. ISBN 3-8001-3816-6
  • H. Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologische Sicht. Ulmer, Stuttgart 1982.
  • E. Klapp: Wiesen und Weiden. 4. Auflage, Parey-Verlag, Berlin/Hamburg 1971.
  • W. Opitz v. Boberfeld: Grünlandlehre - biologische und ökologische Grundlagen. Ulmer, Stuttgart 1994. ISBN 3-8252-1770-1
  • G. Voigtländer, H. Jacob: Grünlandwirtschaft und Futterbau. Ulmer, Stuttgart 1987.
  • G. C. Patzig: Verbesserung der Wiesen durch Bewässerung, Leipzig 1858.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (HRSG.), Gottfried Briemle, Conrad Fink ; Claus-Peter Hutter. (1993) Wiesen, Weiden und anderes Grünland : Biotope erkennen,bestimmen, schützen.. Stuttgart: Weitbrecht Verlag, p. 8ff. ISBN 3522720105.
  2. Klaus-Ulrich Heyland (Herausgeber), Spezieller Pflanzenbau, 7. Auflage, Ulmer, Stuttgart, 1952, 1996, ISBN 3-8001-1080-6, S. 13
  3. Klaus-Ulrich Heyland (Herausgeber), Spezieller Pflanzenbau, 7. Auflage, Ulmer, Stuttgart, 1952, 1996, ISBN 3-8001-1080-6, S. 13 - 15
  4. Bundesamt für Naturschutz Güthler, Wolfram k. Rainer Oppermann: Agrarumweltprogramme und Vertragsnaturschutz weiter entwickeln Mit der Landwirtschaft zu mehr Natur: Ergebnisse des F+E-Projektes „Angebotsnaturschutz“.Bonn, 2005
  5. 5,0 5,1 Rat d. Bezirkes Fachorg. für Land- Forst- u. Nahrungsgüterwirtschaft. Olschewski, H., Autorenkollektiv der Abteilung Grasland: Anleitung zur Bestimmung und Bewertung der Futterqualität auf den Weiden. Karl-Marx-Stadt. 1986-04
  6. Verlag Eugen Ulmer, Dierschke, Hartmut, Gottfried Briemle: Kulturgrasland: Wiesen, Weiden und verwandte Staudenfluren. Stuttgart, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]