Herbert C. Hoover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert C. Hoover

Herbert Clark HOOVER [HER-bert klark HU-vr], la tridek-unua prezidento de Usono, naskiĝis je la 10-a de aŭgusto, 1874, en West Branch, Iovao. Li mortis 90-jaraĝa, je la 20-a de oktobro 1964 en Novjorko pro kancero.

Hoover aŭskultanta la radion

Hoover estis alta kaj korpulenta viro. Lia edzino estis Lou HENRY, kaj la paro havis du filojn. Hoover estis kvakero.

Dum lia administrado (1929–1933) okazis;

  • 1929 La Borsa Kraŝo ĉe Wall Street – la 29-an de oktobro; la Granda Monda Depresio daŭris dek jarojn
  • 1930 La Tarifo de Hawley-Smoot
  • 1932 La Bonifika Marŝo de veteranoj en Vaŝingtono

En 1921 li helpis plilarĝigi la subtenon de la malsatmizerantaj homoj en la bolŝevika Rusio. Oni akuzis lin pro tio je apogo de la bolŝevika Rusio. Li respondis jene:

"Twenty million people are starving. Whatever their politics, they shall be fed!" Dudek milionoj da homoj malsatmizeras. Senkonsidere de sia politiko, ili estos nutritaj!

Eksteraj ligiloj

greke http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/hoover.htm greke http://www.whitehouse.gov/history/presidents/hh31.html greke http://www.uh.edu/engines/epi139.htm greke http://vvl.lib.msu.edu/showfindingaid.cfm?findaidid=HooverH grekegermane Claus Bernet: Herbert Hoover, en: BBKL, 30, 2009, 644–653: http://www.bautz.de/bbkl/h/hoover_h_c.shtml