Herbert F. Höveler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Herbert F. Höveler
Herbert Höveler.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Ĉefeĉ
Naskiĝo 3-an de februaro 1859 (1859-02-03)
en Papenburg, Flag of Hanover 1837-1866.svg Reĝlando Hanovrio
Morto 1-an de septembro 1918 (1918-09-01) (59-jara)
Mortokialo pulma gangreno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio esperantisto • metalurgo • kemiisto
v  d  r
Information icon.svg

Herbert F. HÖVELER (plumnomo: E. Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H. F. H., naskiĝis la 3-an de februaro 1859 en Papenburg (Reĝlando Hanovrio, Germanio), mortis la 1-an de septembro 1917) estis germana industria ĥemiisto kaj metalurgo, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.

Höveler esperantistiĝis en 1904. Li elpensis la propagandajn "ŝlosilojn", miniaturformatajn informilojn pri Esperanto kun konciza gramatiko kaj vortaretoj. La unua (en angla lingvo) aperis en 1905, verkita kunlabore kun Edward Alfred Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ diverslingvaj "Tutoj" (ŝlosilo en pli granda formo): preskaŭ ĉio je propra elspezo. Höveler fondis je propra financa respondeco Internacian Propagandejon Esperantistan por daŭrigi tiun laboron. Li iniciatis la sistemon de transpagiloj por internaciaj monpagoj kaj la Ĉekbankon Esperantistan. Li fondis grupojn en Londono, Funchal (Madejro), Sicilio (Italio) kaj en Palestino. Höveler malavare subtenis la movadon tutmonde. Li estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kio povas okazi, se oni donacas surprize.
  • Tutmonda Anekdotaro.
  • La Elparolado de Esperanto k.a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1997: LeV. Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj. En: Monato 18a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18
  • 1917: Nekrologiaj [tiel] notoj. En: Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7/8 (73-74), p. 135

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.