Herbert Franke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Franke
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1914 (1914-09-27)
en Kolonjo
Morto 10-an de junio 2011 (2011-06-10) (96-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de KolonjoHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo historiistoĉinologo
vdr

Herbert FRANKE (27a de Septembro 1914 – 10a de Junio 2011)[1] estis germana historiisto pri Ĉinio. Li estis aparte konata pro siaj verkoj pri la historio de Jurĉen (Jin) kaj Mongola (Yuan) imperioj en Ĉinio.

Post la fino de la Dua Mondmilito, Herbert Franke, kun Wolfgang Bauer, ludis gravan rolon en la establado de Ĉinologia Sekcio en la Universitato de Munkeno. Poste, li sukcedis Erich Haenisch kiel estro de la Ĉinologia Departemento en tiu universitato.[2]

Li estas unu el la aŭtoroj de la volumo 6a de The Cambridge History of China kiu temas pri la historio de Ĉinio dum la Ĥitana, Jurĉena kaj Mongola reĝimoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary notice Arkivita en 2012-05-27 en archive.today en Süddeutsche Zeitung
  2. Hsiao-yun Kleber-Chan, Sinology in Germany[rompita ligilo] Arkivita en 2011-07-20 en la Wayback Machine en 1998-11-11