Herbert Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Simon
Nobel-premiito
Persona informo
Herbert A. S
Naskiĝo 15-an de junio 1916 (1916-06-15)
en Milvokio
Morto 9-an de februaro 2001 (2001-02-09) (84-jaraĝa)
en Picburgo
Mortis per December 9, 2018 vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ĉikago vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistosociologo • universitata instruisto • komputosciencisto • politikologo vd
Laborkampo Ramón Ábila vd
Doktoreca konsilisto Henry Schultz • Harold Lasswell vd
Verkado
Verkoj Administrative Behavior ❦
limigita racieco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herbert Aleksander SIMON (naskiĝis la 15-an de junio 1916, en Milvokio, Viskonsino, Usono, mortis la 9-an de februaro 2001, en Pittsburgh en Usono) estis usona sociologo kaj ekonomikisto, li estis ankaŭ politika sciencisto, psikologo kaj profesoro — precipe ĉe Universitato Karnegi-Mellon. Liaj esploroj variis trans la kampoj de kogna psikologio, kogna scienco, komputado, ekonomiko, publika kaj komerca administrado, filozofio de scienco, sociologio kaj politika scienco. Per preskaŭ mil tre citataj eldonaĵoj, li estas unu el la plej influaj sociaj sciencistoj de la 20a jarcento.

La klera Simon helpis fondi kelkajn domajnojn de modernaj sciencoj, interalie artefarita intelekto, informa teorio, decidofarado, problemosolvo, organizaĵo-teorio, kompleksaj sistemoj kaj komputila ŝajnigo de scienca eltrovo. Li elpensis la terminojn limigite racieca kaj sufiĉe kontentiga.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis multajn honorojn en sia vivo. Inter ili estas: la Premio Turing[1] (Association for Computing Machinery, 1975) por lia "bazaj kontribuoj al artefarita intelekto, la psikologio de homa kogno kaj komputila listprocezo"; la Nobel-premio pri ekonomiko[2] "por liaj pioniraj esploroj pri la decidofarada procezo de ekonomiaj organizaĵoj" (1978); la usona Naciomedalo de scienco (1986); kaj la Premio por elstaraj vivdaŭraj kontribuoj al psikologio (American Psychological Association, 1993).

Referencoj[redakti | redakti fonton]