Herbert Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Fakoj

Li estis ankaŭ politika sciencisto, psikologo kaj profesoro — precipe ĉe Universitato Karnegi-Mellon. Liaj esploroj variis trans la kampoj de kogna psikologio, kogna scienco, komputado, ekonomiko, publika kaj komerca administrado, filozofio de scienco, sociologio kaj politika scienco. Per preskaŭ mil tre citataj eldonaĵoj, li estas unu el la plej influaj sociaj sciencistoj de la 20a jarcento.

La klera Simon helpis fondi kelkajn domajnojn de modernaj sciencoj, interalie artefarita inteligenteco, informa teorio, decidofarado, problemosolvo, organizaĵo-teorio, kompleksaj sistemoj kaj komputila ŝajnigo de scienca eltrovo. Li elpensis la terminojn limigite racieca kaj sufiĉe kontentiga.

Premioj

Li ricevis multajn honorojn en sia vivo. Inter ili estas: la Premio Turing (Association for Computing Machinery, 1975) por lia "bazaj kontribuoj al artefarita inteligenteco, la psikologio de homa kogno kaj komputila listprocezo"; la Nobel-premio pri ekonomiko "por liaj pioniraj esploroj pri la decidofarada procezo de ekonomiaj organizaĵoj" (1978); la usona Naciomedalo de scienco (1986); kaj la Premio por elstaraj vivdaŭraj kontribuoj al psikologio (American Psychological Association, 1993).