Megaluroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herbobirdoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Megaluroj
Stria megaluro, Megalurus palustris
Stria megaluro, Megalurus palustris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridaee
Genro: Megalurus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

MegalurojMegalurus estas genro de paserinaj birdoj de la familio de Megaluredoj. Tiu genro estis iam lokata en la "rubeja taksono" de la familio de Silviedoj. La genro enhavas ses speciojn konatajn ankaŭ kiel tipaj herbobirdoj. La genro estas disvastigita el norda Ĉinio kaj Japanio al Barato okcidente, kaj Aŭstralio sude, kun plej parto de specioj tute aŭ parte en tropikoj. La genro estas ankaŭ foje konsiderata kiel inkludanta la genron Bowdleria, kiu enhavas la filikobirdojn de Novzelando. La plej disvastigata specio, la Ruĝeca megaluro, teritorias el Filipinoj suden al Novsudkimrio, dum la Blankaventra megaluro estas limigita al marĉoj de la suda parto de Nov-Gvineo. Unu specio, nome Japana grilbirdo, estas parte migranta, kiu moviĝas el norda Ĉinio kaj Japanio (kaj suda Siberio) al suda Japanio kaj centra Ĉinio; la aliaj specioj estas nemigrantaj. La natura habitato de la tipaj herbobirdoj estas, kiel la nomo sugestas, humidaj herbejoj, kaj ankaŭ marĉoj kaj similaj. Kelkaj specioj ekzistas for el akvo en altaj herbejoj, makiso kaj arbarklaraĵoj. Kelkaj specioj adaptiĝis al bordoj de rizkampoj kaj ĝardenoj.

La tipaj herbobirdoj estas mezgrandaj birdoj kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas bruna supre, pli hela en ventro kaj gorĝo, kun nigraj strioj en dorso. Ĉiuj specioj havas blankecan strion superokulan, kaj kelkaj havas helan striadon en brusto. Ili grandas el 13 al 28 cm longe kaj 14-56 g peze. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo.

Paroj aŭ individuoj manĝas en densa vegetaĵaro. Ili estas ĝenerale timidaj kaj malofte fluĝas, anstataŭe grimpas inter kareskoj kaj herboj, ofte tre lerte. Kiam ili flugas, tio okazas ĝenerale malalte supergrunde kaj nur kelkajn metrojn (kvankam la Papua megaluro flugas iomdistance kiam estas ĝenita). Insektoj formas la plej parton de la dieto, kaj ĉefe larvoj formas grandan parton de la dieto de la Ruĝeca megaluro kaj de la Japana grilbirdo. Ĉe la Papua megaluro semoj de herboj kaj junkoj gravas, kaj aliaj manĝeroj de tiu genro inkludas araneojn kaj pinpinglojn.

Estas malmulte da informado pri reproduktado de la Megalurus. Kelkaj studoj sugestis poligamion, dum aliaj sugestis monogamion. La nesto estas malferma aŭ pare malferma taso pendita inter kareksoj. La ovodemetado estas de 2 al 6 ovoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]