Gazonhokeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herbohokeo estas sporto, pilka ludo, ĉe kiu la pilko estas puŝata kaj batata per specialaj kurbaj bastonoj t.n. hokeiloj. La regularo de hokeoludo similas tiun de la piedpilka ludo (futbalo).

Nomo

En Esperanto, simile kiel en iuj naciaj lingvoj kiel ekzemple la nederlandadana, la vorto hokeo kutime signifas la teamajn sportojn ludatajn per hokeiloj kaj pilko sur firma tero (la subĉiela klasika variaĵo, halhokeo, kaj variaĵoj kiel rulhokeo kaj unihokeo), dum glacihokeo konsideratas aparta teama sporto ludata per (iom alispecaj) hokeiloj kaj disko sur glacio - do glacihokeo ne konsideratas variaĵo de hokeo, samkiel ankaŭ ekzemple teniso kaj tabloteniso estas du malsamaj sportoj. En multaj aliaj naciaj lingvoj tamen la vorto paralela al "hokeo" nur estas la kategorio, en kiu grupiĝas ĉiuj sportoj iel ludataj per hokeiloj, kaj la "klasika" hokeo ludata subĉiele sur verda hokeejo nomatas - se traduki la nacilingvajn nomojn al Esperanto - "kamphokeo", "landhokeo" aŭ "herbejhokeo". En Esperanto ĉiuj tiuj nomigoj ne bone trafus la koncepton: La hokeejo uzata por la subĉiela teama ludo per hokeiloj kaj pilko nuntempe plej ofte estas plasta grundo provizita per multaj verdaj strietoj, kiuj demalproksime similas al herbotapiŝo, sed ne vere estas, kaj tre malsimilas al natura herbejo aŭ al kampo uzata por kultivi legomojn - kaj la uzo de la vorto lando en Esperanto ĉi-kontekste tute ne havus sencon. Se oni volus adapti la esperantan lingvouzon al tiu de ekzemple la anglagermana lingvoj, oni povus inventi la novan vorton "pseŭdoherbotapiŝa hokeo", sed tiom longa nomo neniel praktike uzata el lingva vidpunkto ne havas sencon. Plu sencas, ke en Esperanto "hokeo" estas la sporto ludata per hokeiloj kaj pilko sur firma tero (ĉu ekstere ĉu hale), kaj "glacihokeo" aparta sporto ludata per hokeiloj, sketiloj kaj disko sur glacio.

Hokeilo

Hokeilo havas konveksa flanko kaj ebena flanko. Pilko estas puŝata kaj batata kun ebena flanko de hokeilo.

Bildaro


Eksteraj ligiloj

greke http://www.deutscher-hockey-bund.de greke http://www.hockeyliga.de greke http://www.worldhockey.org greke http://sport-hockey.de

Vidu ankaŭ

greke Glacihokeo greke Unihokeo greke Radhokeo

Ŝablono:Ĝermo-sporto