Herbord von der Marthen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbord von der Marthen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Erfurto
Morto 1-an de januaro 1529 (1529-01-01) (49-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo juristo
vdr

Herbord von der Marthen, (naskiĝinta ĉ. 1480 en Erfurto, mortinta en 1529 en Majenco) estis germana juristo kaj humanisto katolika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herbord von der Marthen ekstudentis en 1496 ĉe la Universitato de Erfurto kie li bakalaŭriĝis en 1500 kaj magistriĝis (magister artium) en 1504. Poste li dediĉis sin al juraj studoj kaj iĝis en la vintra semestro 1507 bakalaŭro de kanona kaj malkanona juroj. En somero 1512 li iĝis licenciulo kaj samjare doktoro jurscienca. Sekve li dungitis kiel profesoro en Erfurto.

Li posteulis la pro simpatio kun la saksoj en 1514 ekzekutitan urban ĉefadvokaton; ĉi tiun deĵoron li plenumis por la daŭro de du jaroj. En 1515 li iĝis rektoro altlerneja. Tiufunkcie li denuncitis pro ŝtatperfido pro falsa ĵuro de tribunale defendatoj (denove temis pri kvereloj kun saksoj) kaj sukcesis fuĝi en 1517 al Majenco. Tie li eklaboris por Albrecht von Brandenburg kaj iĝis imperiestra konsilisto sub la imperiestroj Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) kaj Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio).

Danke al siaj ligoj al la erfurta humanista rondaro inter 1506 kaj 1516 ĉirkaŭ Mutianus Rufus kaj Eobanus Hessus li ankaŭ verkistis. Rimarkeblas en la verkoj vere altkvalita klereco lia. Rufus ankaŭ zorgis ke Herbord iĝu posteulo de Georg Spalatin kiel instruisto de klasikaj lingvoj ĉe Monaĥejo Georgenthal. Kelkfoje li taksitis modelo de moderna juristo kiel aludo al humanisma jurscieco kie renovigitis ĉefe disde Franclando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Wilhelm Kampschulte: Die Universitat Erfurt, 1858–60
  • K. Krause: Helius Eobanus Hessus. Sein Leben und seine Werke, 1879
  • Erich Kleineidam: Universitas Studii Erfordernsis, Teil II: 1460–1521, 1969.