Herbosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Herbosilvio
Herbosilvio
Herbosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. juncidis'
Cisticola juncidis
(Rafinesque, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Herbosilvio, HerbsilvioStrieca cistikolo[1] (Cisticola juncidis), estas birdo de la genro Cisticola. Tiu genro estis foje disigita kun diversaj aliaj sudaj genroj kaj ricevis familistatuson kiel familio de Cistikoledoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tre ampleksan reproduktan teritorion en suda Eŭropo (mediteranea ĉefe en Iberio, Francio, Italio kaj Grekio), ekvatora, tropika kaj subtropika Afriko escepte en dezertoj kaj pluvarbaroj, Mezoriento, kaj ekvatora, tropika kaj subtropika suda Azio (ĉefe el Pakistano kaj Barato al Filipinoj kaj Indonezio) suden al norda Aŭstralio kaj sude de Siberio.[2] Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj,[3] sed kelkaj orientaziaj populacioj migras suden al pli varmaj areoj en vintro.

Reprodukta plumaro en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Nereprodukta plumaro en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Tiu specio estas tre rara vaganto en norda Eŭropo, ĉefe kiel printempa subita invado. Ties eŭropa teritorio estas ĝenerale etendanta, kvankam nordaj populacioj estas suferantaj de malfavoraj vintraj veterkondiĉoj.

Tiu specio havas teritorion de pli da 10.000.000 km², kiu etendas al pli da cent landoj.[4] Ĝi loĝas en malferma kamparo kaj humida (inonditaj herbejoj, marĉobordoj) kaj seka kun densa herbaro, kiel ĉe junkejoj (la latina scienca nomo “juncidis” aludas al tiu planto), kareksejoj, abandonitaj kampoj aŭ eĉ terkultivejoj (rizkampoj) aŭ bordoj de terkultivejoj. Ĝi evitas arbarojn kaj ŝtonecajn zonojn, same kiel zonojn kun isoterma malplia de 3,5 °C vintre.[2] Tiu specio estas plej ofte ĉe malalta altitudo, sed troviĝas ĝis 2100 m en Barato.

Oni supozas, ke la specio ne estas minacata kaj eĉ oni sugestas ke la tutmonda populacio eble pliiĝas.[4]

Identigo[redakti | redakti fonton]

Tiuj cistikoloj estas brunaj supre, tre strieca je nigro, kiel vertikalakj paraleloj en krono, dum vizaĝo restas grizeca, kaj pli nigraj kaj larĝaj ankaŭ vertikalaj strioj en ruĝecbruna dorso kiel ĉe flugiloj nigriĝas en pintoj. La subaj partoj estas blankecaj,[5] pli blanka en mentono, helflaveca sube kun ruĝecaj nuancoj en brusto kaj ĉefe en flankoj; la pugo estas ruĝeca kaj la vosto estas larĝa, ruĝecbruna baze poste nigriĝas, fine blankapinta kaj sube same (klara distingilo) kaj estas skuita ofte. La supra makzelo de la beko estas grizeca aŭ malhelflaveca, dum la malsupra estas malhelflaveca aŭ karnokolora kun malhela pinto. La kruroj estas rozkolorecaj, la iriso bruneca. Plenkreskaj maskloj havas malpli kronostriecon kaj pli dorsomarkoj ol inoj, sed ne estas granda diferenco inter seksoj aŭ la 18 geografiaj rasoj.

Kvankam tiu specio estas malprobable konfuzataj kun aliaj silvioj (ĝi distingiĝas el samhabitataj kanbirdoj pro sia malgrando kaj manko de hela superokula strio) en Eŭropo, kie ĝi estas la ununura membro de la familio de cistikoledoj, ĝi estas tre simila al aliaj membroj de sia genro. Ĝi estas plej bone distingebla el siaj multaj afrikaj parencoj pro sia ununota penetra kanto zit-zit-zit aŭ “ĉip-ĉip-ĉip”, farata laŭte dumfluge po unu noto en ĉiu flugosalto de flugo tre undeca kaj foje tre alte. La kanto estas ĉiam la plej facila identigokriterio por tiu genro.

Tiuj birdoj estas pli facile aŭdataj ol vidataj, pro ties malgrando (ĉirkaŭ 10 cm, kaj el 8 al 12) ne ĉiam facile rekonebla, ĉefe for de la reprodukta sezono kiam ĝi apenaŭ eliras el siaj herboj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Herbosilvioj estas tre malgranda insektovoraj birdoj; ili manĝas insektojn, araneojn kaj ties larvojn, plej ofte kaptataj surgrunde (poste uzas la retojn de la manĝitaj araneoj por la nesto) kaj rare dumfluge; ankaŭ iom da semoj. Tiuj malgrandaj paserinoj troviĝas en altaherbajaj habitatoj, ofte ĉe akvo, kiel en kareksejoj.

Masklo de tiuj cistikoloj estas poligama aŭ pli precize “monogama laŭ serio”, ĉar li pariĝas kun 1 al 11 inoj en un jaro kun unu post la alia, kvankam foje eĉ kun pli da unu ino samtempe, krome li estas teritoriema kaj luktema eĉ dum pli da 5 minutoj; maskloj konstruas surgrundan aŭ ĉegrundan neston por allogo de la ino per kantoj; poste la ino konstruas la realan kaŝitan neston profunde inter herboj, ofte kudrante vivantajn foliojn kiel milda konstruaĵo piroforma el plantomaterialo, araneretoj kaj herboj. La nesto de Herbosilvio estas tasforma nesto kun kovrilo el kudritaj folioj kaj herboj utilaj kiel kamuflado; la ino demetas 2-6 ovojn kiuj estos kovataj dum 11 al 15 tagoj. Sendependiĝo kaj elnestiĝo okazas post 10 al 20 tagoj.

Tiu birdo vivas sola aŭ en paroj, sed for de la reprodukta sezono, ili ariĝas. Ili ne estas tre timidaj, sed ili estas malfacile observeblaj ĉar restas ĉiam inter la longaj herboj. Ege prudentaj dum la nestosezono, la maskloj instaliĝas ĉe altaj ripozejoj sur altaj herboj aŭ telegrafiaj kabloj. De tie ili flugosaltas ondece kaj ekkantas samtempe. Ĉiu salto per malfermita vosto estas sinkronigita kun simpla noto. Ili flugas 15 al 30 m aŭ eĉ pli longa distanco kaj revenas al la komenca ripozejo. La cistikoloj ne eliras se estas ĝenataj. Ili kaŝiĝas kiel muso kaj restas senmove se ili sentas sin minacataj.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malgrando de la specio (pli malgranda birdo en Eŭropo) estas kialo por ironiaj nomoj en Hispanio, kie Buitrón (vulturego), ŝajnas pli propra de granda rabobirdo. Ankaŭ aliaj regionaj nomoj simile primokas ties malgrandon, ekzemple en la zono de Doñana oni nomas ĝin Cienlibras ('cent funtoj', ĉirkaŭ 46 kg), en Valencio Esclafamuntanyes (io kia Monteksplodisto), en Huelva Bueyesito (Malgranda bovo) aŭ Tumbabarcos (Ŝipofalisto), dum aliaj nomoj troigas la malgrandecon kiel ĉe Badajoz, kie oni nomas ĝin Pájaro mosca (Muŝobirdo) [6] aŭ en itala kie oni aludas ankaŭ al muŝoj per “Beccamoschino”.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GREWAL, Bikram; Bill Harvey kaj Otto Pfister. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions / Princeton University Press. p. 85
  2. 2,0 2,1 Javier Cano Sánchez, Cisticola juncidis (buitrón), 2008, Atlas de las aves reproductoras de España, Ministerio de Medio Ambiente y Medio Rural y Marino, http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/inventarios/inb/atlas_aves_reproductoras/pdf/buitron.pdf Konsultita la 26an de aprilo de 2009
  3. Buitrón (Cisticola juncidis), 2008, Enciclopedia Balear de Ornitología http://www.ausdebalears.org/isnoEnd/isnova/loadBird?lang=es&birdId=361 Konsultita la 26an de aprilo de 2009
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2008). Cisticola juncidis. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 26 de abril de 2009.
  5. Javier Blasco-Zumeta, Buitrón, Atlas de Identificación de las Aves de Aragón. Laboratorio Virtual Ibercaja http://www.ibercajalav.net/img/350_Cisticola_juncidis.pdf Konsultita la 26an de aprilo de 2009
  6. Revista del Folklore. Los curiosos vernáculos del pequeño buitrón (Cisticola juncidis) en la península ibérica.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]