Mallongbeka cistotoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herbotroglodito)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongbeka cistotoro

Mallongbeka cistotoro
Mallongbeka cistotoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Cistothorus
Specio: C. platensis
Cistothorus platensis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongbeka cistotoroMallongbeka troglodito, Cistothorus platensis, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mallongbeka marĉotroglodito kaj en Sudameriko kiel Herbotroglodito. Estas ĉirkaŭ 20 diferencaj subspecioj kiuj troviĝas en plej parto de Ameriko. Kelkaj el tiuj formoj povas esti separata specio.

Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj brusto kaj flankoj kaj blankaj gorĝo kaj ventro. La dorso havas palajn striojn. Ili havas malhelajn kronojn kun palaj strioj, nuancan linion superokulan kaj tre mallongan maldikan bekon.

Cistothorus platensis elegans; ilustración de Keulemans en Biologia Centrali-Americana, 1902.

Ties reprodukta habitato estas humidaj herbejoj kaj bordoj de marĉoj en orienta Nordameriko kaj centra Kanado. La nesto estas rondoforma bulko ligata al malalta vegetaĵaro, kun flanka enirejo; ĝi estas kutime tre bone kaŝita. La masklo ofte konstruas kelkajn neuzatajn nestojn en sia teritorio; li povas pikorompi ovojn de aliaj birdoj nestumante najbare.

Tiuj birdoj migras al marbordaj areoj de sudorienta Usono, kaj de la tuta marbordo de la Golfo de Meksiko suden tra orienta Meksiko ĝis plej suda Sudameriko.

Tiuj birdoj manĝas en malalta vegetaĵaro, foje eksaltante por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn, ankaŭ araneojn.

La kanto de la masklo estas vibranta trilado.

La populacio de tiu birdospecio malpliiĝas, eble pro perdo de habitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52005, Cistothorus platensis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]