Heredaĵbiblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Heredaĵbiblioteko (nederlanda : erfgoedbibliotheek) estas biblioteko kie oni konservas specifajn elementojn el la kolekto por ĉiam ('eterne'). Tial heredaĵo-biblioteko estas ankaŭ nomata konservadbiblioteko (nederlanda : bewaarbiblioteek). Do ne estas forigataj dokumentoj. Unu el la celoj de tia biblioteko estas establi posedaĵon kun historiaj, kulturaj aŭ sciencaj valoroj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La terminoj 'erfgoedbibliotheek' kaj 'bewaarbibliotheek' estas de belga origino kaj estas uzataj precipe en Flandrujo. Ludo Simons estas la unua kiu provis difini la terminon 'bewaarbibliotheek' :

Citaĵo
 Konservadbiblioteko estas biblioteko kiu konservas (kaj eventuale kompletigas), mastrumas kaj bibliografie malŝlosas kaj (pli-malpli) disponigas kulturan kaj/aŭ sciencan gravan dokumentan patrimonion de skribitaj kaj presitaj publikigaĵoj (manuskriptoj, libroj kaj revuoj, ciferigitaj kaj elektronikaj publikigaĵoj kaj publikigaĵoj sur aliaj apogiloj). Ankaŭ bibliotekoj kun nur unu aŭ kelkaj el la dokumento-specoj povas esti konservadbibliotekoj. La konservadfunkcio povas esti aŭ la ekskluda tasko de la biblioteko (striktaj konservad-bibliotekoj), aŭ parto de la tasko de la biblioteko (bibliotekoj kiuj ankaŭ mastrumas konservad-kolekton). Tiuj ĉi ni povas nomi "partaj" konservadbibliotekoj[1]

Sub influo de la heredaĵdiskurso nuntempe oni kutimas paroli pri 'heredaĵbiblioteko'.

En la biblioteko-sektoro la 'heredaĵokolekto de biblioteko' estas indikita helpe de diversaj terminoj. Ene de la nederlanda lingvo-teritorio estas trovataj nomoj kiaj 'historia kolekto', 'aparta kolekto', 'historia fonduso', 'konservadkolekto', 'dokumenta heredaĵo' kaj 'dokumenta patrimonio'.

Heredaĵbiblioteko ne estas arĥivo. Arĥivo estas tutaĵo de dokumentoj kiuj estiĝis spontanaj sekve de agadoj de persono aŭ instituto. Kontraŭe heredaĵbiblioteko estas kolekto de (precipe) publikaĵoj, kunigitaj surbaze de (jes aŭ ne formale difinita) kolektado-politiko. En heredaĵbiblioteko oni konservas la presitajn librojn de aŭtoro; en arĥivo liajn korespondaĵon kaj manuskriptojn.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La kolekto de heredaĵbiblioteko grandparte konsistas el publikigaĵoj. Krom libroj temas precipe pri taggazetoj, revuoj, broŝuroj, pamfletoj, mapoj, afiŝoj, partituroj, kompaktaj diskoj, ktp. Sed ankaŭ manuskriptoj, fotoj, bildoj, portretoj, konstruadplanoj, leteroj kaj similaj povas aparteni al la kolekto de heredaĵbiblioteko. Pro historiaj kialoj kelkfoje heredaĵbibliotekoj posedas arĥivaĵojn aŭ muzeaĵojn. La heredaĵkolekto de biblioteko estu aŭ fizike aŭ surbaze de kodo en la katalogo diferencigebla de la ĝenerala bibliotekkolekto. Se bibliotek-instituto heredaĵkolektojn de alie estas akceptita (la libraro de fama aŭtoro aŭ de tiama monaĥejo), oni konsideros tiujn kiel subkolektojn. Temas ankaŭ pri subkolekto se biblioteko kolektas difinitan tipon de materialo, ekzemple Nederlandlingva junularoliteraturo aŭ publikigaĵoj de iu regiono. Selekto el la katalogo surbaze de kaptovorto ne estas konsiderata kiel subkolekton [2].

Pruntedona kaj kopiada politiko[redakti | redakti fonton]

Verkoj kiuj estas parto de la heredaĵkolekto plejofte ne estas pruntedoneblaj kaj estas konsultendaj en la legejo, kvankam freŝdataj eldonaĵoj kelkfoje estas pruntedonataj. Pli malnovaj, grandvaloraj kaj vundeblaj objektoj ofte estas grupigitaj en sekcio 'grandvaloraj verkoj', kaj kelkfoje nur je speciala peto konsulteblaj ekzemple por scienca esploro. Vundebla aŭ ofte konsultata materialo laŭeble estas disponigata helpe de mikrofilmoj aŭ ciferecaj kopioj, por preventi domaĝojn kaj eluziĝon de la objektoj. Ofte fotokopioj aŭ skanaĵoj estas obteneblaj, sed ankaŭ tio povas, pro la vundebleco de iuj objektoj, esti submetata al iuj limigoj. La plej multaj heredaĵbibliotekoj postulas kopiadkompensaĵon se oni faras fotojn aŭ skanaĵojn por uzado kiel publikigaĵo.

Flandrujo[redakti | redakti fonton]

Flandra Heredaĵbiblioteko[redakti | redakti fonton]

En 2008 laŭ peto de la Flandra Registaro, ses bibliotekoj kun granda heredaĵo-kolekto establis Flandran Heredaĵbibliotekon, asocion sen profitdona celo. Flandra Heredaĵbiblioteko estas "retejo" de heredaĵo-bibliotekoj kaj ĝi funkcias kiel regiona kultura heredaĵo-organizo por bibliotekoj kun heredaĵo-kolektoj en Flandrujo.

Kvalito-etiketo "Agnoskita heredaĵbiblioteko"[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008 ekzistas Flandra kvalito-etiketo por heredaĵbibliotekoj. Tio signifas ke ĉiu heredaĵbiblioteko kiu praktikas la kvar bazajn funkciojn de heredaĵinstituto (kolekti, konservi, esplori kaj malŝlosi) kaj krome kontentigas minimumajn kvalito-normojn, pro tiu agado povas esti agnoskata fare de la Flandra Komunumo de Belgujo. Pri ĉi tio oni ne ricevas senperajn subvenciojn.

Heredaĵbibliotekoj en Flandrujo kaj la Brusela Regurba Regiono[redakti | redakti fonton]

La precipa heredaĵbiblioteko por Flandrujo estas la Reĝa Biblioteko de Belgujo en Bruselo. Ankaŭ la partneraj bibliotekoj de Flandra Heredaĵbiblioteko havas gravajn heredaĵkolektojn. La Kolekto-indikilo Heredaĵbibliotekoj (Collectiewijzer Erfgoedbibliotheken)[3] kartografas tiom bone kiom eble la heredaĵbibliotekojn kaj aliajn konservadinstitutojn.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Nederlandaj bibliotekoj povas havi "konservadfunkcion". Tiel la Frislanda Provinca Biblioteko konservas "iujn" dokumentojn. Tio dependas de la subjekto : tiu ĉi ekzemple povas rilati al Frislando. Ankaŭ la Archief- en Documentatiecentrum voor R.K. Friesland en Bolsward[4] havas presentiebibliotheek. Ĝi posedas proksimume 7000 da dokumentoj precipe obtenitajn danke al donacoj. La ĉeestantaj libroj estas surloke konsulteblaj fare de la interesuloj, sed ne estas pruntedonataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]