Hereda monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hereda monarkio estas la plej ofta monarki-stilo, efektivigata de preskaŭ ĉiuj ekzistantaj monarkioj en la mondo. En hereda monarkio ĉiuj monarkoj venas de la sama familio ("dinastio"), kaj la suvereneco transpasas de familiano al familiano. La hereda sistemo havas avantaĝojn de stabileco, kontinueco kaj antaŭvidebleco, krom internaj stabiligaj faktoroj kiel enfamiliaj afablo kaj lojalo.