Herenio Etrusko
| Quintus Herennius Etruscus Messius Decius (227-251) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Portreto de Herenio Etrusko, romia imperiestro.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 227 en Sirmium, Panonio, Romia Imperio | ||||
| Morto | 251 en Batalo de Abrito, Malsupra Moezio, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Decio | ||||
| Patrino | Herennia Etruscilla (en) | ||||
| Gefratoj | Hostiliano kaj Messia Decia (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Herenio Etrusko aŭ Quintus Herennius Etruscus Messius Decius estis nelonge romia imperiestro inter majo kaj junio 251, regante komune sub sia patro Decio. Lia patro estis proklamita imperiestro de siaj trupoj en septembro 249 dum li estis en Panonio kaj Moesia, kontraŭe al Filipo. Decio venkis Filipon en batalo, kaj poste estis proklamita imperiestro de la Senato. Etrusko, ankoraŭ infano, estis levita al Cezaro (heredanto) en 250, poste plue levita al Aŭgusto (imperiestro) en majo 251.
Kiam la Gotoj, sub Knivo, invadis la Danubajn provincojn, li estis sendita kun avangardo, sekvata de la ĉefa korpo de romiaj trupoj, gvidata de Decio. Ili embuskis Knivon ĉe la Batalo de Nicopolis sur la Istro, en 250, venkante lin, antaŭ ol esti embuskitaj kaj venkitaj ĉe la Batalo de Beroe, apud Stara Zagora, nuna Bulgario. Etrusko estis mortigita en la Batalo de Abrito la sekvan jaron, kune kun sia patro. Post la mortoj de ambaŭ imperiestroj, Treboniano Galo, kiu estis guberniestro de Moezio, estis elektita imperiestro fare de la ceteraj romiaj fortoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]




Herenio Etrusko estis filo de Decio, romia generalo kiu poste fariĝis imperiestro, kaj Herenia Etrusila (249-251), lia edzino. Lia naskiĝdato estas foje donita inter 220 kaj 230, sed ne ekzistas maniero konfirmi tion. Etrusko estis probable juna knabo kiam li estis proklamita imperiestro en 251, kiel prezentita en siaj moneroj.
Decio fariĝis imperiestro post kiam li estis sendita por gvidi trupojn en la provincoj Panonio kaj Moesia, kie li estis deklarita imperiestro fare de siaj trupoj en septembro 249, kontraŭe al Filipo la Araba. Li gvidis siajn trupojn kontraŭ Filipo, iliaj fortoj renkontiĝis en septembro 249, proksime de Verono, Italio. En ĉi tiu batalo, Filipo estis mortigita, post kio la Romia Senato deklaris Decion imperiestro, kaj honoris lin per la nomo Trajano, referenco al imperiestro Trajano. Kaj Herenio Etrusko kaj lia pli juna frato Hostiliano estis levitaj al cezaroj en 250, kaj en majo 251 Herenio Etrusko estis levita al Aŭgusto, igante lin kunimperiestro sub Decio. Li ankaŭ fariĝis konsulo por 251.
En 249, la gotoj, gvidataj de reĝo Knivo, invadis la danubajn provincojn de la Romia Imperio kun grandega armeo. Ili dividiĝis en du kolumnojn: unu kolumno lanĉis atakon kontraŭ Dakio, kaj la alia armeo, konsistanta el 70 mil viroj, kaj persone gvidata de Knivo, invadis Moezion. La fortoj de Knivo plue dividiĝis en du grupojn; unu marŝis por ataki Filipopoliso, kaj la alia marŝis al la Fortreso de Novae, norda Bulgario.
Treboniano Galo, la guberniestro de Moezio kaj estonta imperiestro, malhelpis Knivon sieĝi Novae, kaj tiel moviĝis suden, al Nikopolo. Tiutempe la novaĵoj pri la invado atingis Romon, kaj kaj Decio kaj Herenio Etrusko vojaĝis por repuŝi la gotan invadon, kvankam Hostiliano restis en Romo. Herenio Etrusko estis sendita antaŭen kun avangardo, sekvata de la ĉefa korpo de la romiaj fortoj, gvidataj de Decio.
Decio kaj Herenio Etrusko surprizis la gotajn fortojn en la Batalo de Nikopolo, kaj venkis ilin decide. Post la giganta malvenko, Knivo retiriĝis super la Haemus Mons, kaj renkontiĝis kun siaj aliaj fortoj ĉe Filipopoliso. Knivo tiam embuskis la fortojn de Decio kaj Herenio Etrusko ĉe la Batalo de Beroe, proksime al la urbeto Beroka ĉe la bazo de la Haemus Mons.
La romiaj fortoj estis decide venkitaj en ĉi tiu batalo kaj fuĝis en malordo al Moezio, kie Decio kaj Herenio Etrusko klopodis por reorganizi ilin. Knivo tiam revenis al Filipopoliso, kaj kun la helpo de Tito Julio Prisko (249-251), la romia guberniestro de Trakio, sukcesis kapti la urbon.
Decio kaj Herenio Etrusko lanĉis kontraŭatakon printempe de 251 kaj komence sukcesis puŝi reen la gotojn. Tamen, Knivo starigis embuskon por ili, en junio 251, proksime de Abrito (nuntempa Razgrado, Bulgario). En ĉi tiu batalo, kaj Decio kaj Herenio Etrusko estis mortigitaj. La precizaj cirkonstancoj de la morto de Herenio Etrusko estas neklaraj.
La ĉefa fonto pri la okazaĵo, Aŭrelio Viktor, diras nur ke Herenio Etrusko estis mortigita kiam li "tro kuraĝe premis la atakon". Aŭrelio Viktor specifas, ke li agis kiel "imperator" ("imperiestro"), komandanta trupojn de malproksime sed ne fizike engaĝiĝante en la batalo, prefere ol kiel "kommilito" ("infanteria soldato"), kiu fizike partoprenis en la batalo. Post kiam la novaĵo pri lia morto atingis Decion, li rifuzis konsoliĝi, deklarante ke la perdo de unu vivo estis negrava kompare al batalo, kaj tiel li daŭrigis la batalon, en kiu li ankaŭ estis mortigita.
La morto de Decio estas simile obskura, kvankam oni konsentas, ke li eble mortis dum la batalo, kiel "kommilito", dum la retiriĝo el la batalo, aŭ alie li estis mortigita servante kiel "imperator". La rezervaj fortoj de Treboniano Galo ne sukcesis plifortigi la ĉefan armeon ĝustatempe por savi Decion kaj Herenion Etruskon, kvankam ĉu tio ŝuldiĝis al perfido aŭ malbonŝanco estas nekonate.
Post la morto de kaj Decio kaj Herenio Etrusko, kaj granda parto de la romia armeo kun ili, la restantaj fortoj tuj elektis Trebonianon Galon, la guberniestron de Moezio, kiel imperiestron.
Treboniano Galo paciĝis kun Knivo sub hontigaj kondiĉoj, permesante al ili konservi siajn kaptitojn kaj militakirojn por certigi pacon. Por akiri popolan subtenon, Treboniano Galo retenis Herenian Etrusilan kiel Aŭgustan (imperiestrinon), kaj levis Hostilianon al Aŭgusto, igante lin kunimperiestro kune kun Treboniano Galo mem. Hostiliano mortis en novembro 251, aŭ pro pesto aŭ murdo, post kio Voluziano, filo de Treboniano Galo, estis levita al Aŭgusto.
Post kiam Treboniano Galo estis renversita de Emiliano en 253, Herenia Etruscilla fadis en obskurecon.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.

