Hereward the Wake

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hereward the Wake (m. post 1072) estis anglosaksa senjoro kiu kontraŭis Vilhelmon la Konkerinton. Pri lia vivo estas multaj legendoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li verŝajne naskiĝis en Bourne (Lincolnshire). Liaj gepatroj estis eble Edita kaj Leofric, loĝantoj de Bourne: sed tio ne certas. Preskaŭ certas ke sugestoj ke ili estis Leofric de Mercia kaj Godiva estas malpravaj. Lia onklo estis abato de Peterborough, kaj pluraj modernaj spertuloj proponas ke lia patro estis dano nomata Asketil. Hereward heredis bienojn en suda Lincolnshire.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Eble li unue ribelis kontraŭ Eduardo la Konfesanto en 1054, pro ties uzo de normandaj konsilistoj, kaj estis proskripciata. Eblas ankaŭ ke en 1066, kiam Vilhelmo la 1-a kaptis la anglan tronon, Hereward estis ekzilo servanta kiel dungsoldato Balduenon la 5-an, grafon de Flandrio, kaj ke li revenis en Anglion post 1066.

Ribelo kontraŭ Vilhelmo la Konkerinto[redakti | redakti fonton]

En 1069 aŭ 1070 la dana reĝo Svein la 2-a sendis al Anglio malgrandan armeon por subteni Edgar Atheling. La armeo okupis la insulon de Ely, Cambridgeshire. (Tiutempe la regiono estis tre marĉa.) Hereward kaj aliaj aliĝis al la invadantoj. En 1069, post kapto de Jorko, estis pacakordo inter la danoj kaj Vilhelmo la Konkerinto, sed la anglosaksaj ribelantoj daŭre rezistis al la normandoj. En 1070 Hereward disrabis la abatejon de Peterborough, dirante ke li deziris protekti la trezorojn de la abatejo kontraŭ la normandoj.

En 1071 Hereward kaj aliaj furioze klopodis defendi la insulon de Ely kontraŭ la normandoj. Laŭ iuj raportoj, la normandoj unue rajdis laŭlonge lignan digvojon kiu kolapsis sub la pezo de ĉevaloj kaj kavaliroj, kaj poste subaĉetis monaĥon kiu malkaŝis pli sekuran vojon trans la marĉoj. Hereward kun pluraj sekvantoj eskapis kaj daŭre batalis kontraŭ la normandoj.

Posta vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Pri lia posta vivo estas du versioj:

  • laŭ la 12a-jarcenta Gesta Herewardi, post iom da tempo Vilhelmo pardonis Hereward kiu pasis la reston de sia vivo pace;
  • laŭ la Estoire des Angleis de Geoffrey Gaimar (12-a jarcento), post lia pardono Hereward iris al Francio kie grupo de Normandoj murdis lin.

Tamen eblas ke li neniam ricevis pardonon, kaj, kiel multaj anglosaksoj, iris eksterlanden por savi sian vivon.

Deveno de lia kromnomo[redakti | redakti fonton]

La kromnomo the Wake unue aperis en 14a-jarcenta kroniko de la abatejo de Peterborough. Laŭlegende ĝi signifas la singardema, kaj aludas al okazo kiam, helpate de servanto nomata Martin Lightfoot, li malsukcesigis komploton mortigi lin dum ĉasado. Tamen eble la kromnomo estis elpensata de la familio Wake, kiu akiris la bienojn de Hereward ĉirkaŭ Bourne post lia morto kaj kredis ke la kromnomo plifortigus ilian posedon de la bienoj.

Hereward en literaturo[redakti | redakti fonton]

Charles Kingsley verkis romanon Hereward the Wake, kiu donas ege romantikan rakonton de lia vivo.