Herkula alciono
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Alcedo hercules (Laubmann, 1917) | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Herkula alciono[1] (Alcedo hercules) estas unu el la ok specioj de alcionoj de la genro Alcedo kaj la plej granda el ili, nomita ankaŭ Alciono de Blyth laŭ Edward Blyth, kaj ankaŭ kiel Alcedo grandis aŭ granda blua alciono.
Inter 22 kaj 23 cm longa, tiu ĉi alciono havas tre ruĝbrunajn subajn partojn kun nigrecblua brusta makulo, kaj brile kobaltbluajn aŭ lazurajn suprajn partojn, nuance per purpuro. La flugiloj estas malhele nigrecverdaj, kun bluaj makuloj kaj pintoj de kelkaj plumoj. La beko de la masklo estas tute nigra, dum la ino havas malhelruĝan malsupran mandiblon. La specio distingiĝas de la similaj bluorela alciono (Alcedo meninting) kaj ordinara alciono (Alcedo atthis) per sia plia grandeco, peza nigra beko, kaj malhelaj bridoj.
La specio reproduktiĝas inter la monatoj marto kaj junio. Ĝi konstruas nestojn ĉe la fino de tuneloj fositaj en la bordoj de riveretoj aŭ ravinoj. Oni demetas kvar ĝis ses ovojn, kaj ambaŭ seksoj kovas. Timema birdo, ĝi vizitadas malgrandajn akvovojojn, kaj manĝas fiŝojn kaj insektojn kaptitajn per plonĝado de arbeto proksime al la akvo. Ĝi troviĝas laŭlonge de riveretoj en ĉiamverda arbaro kaj apuda malferma kamparo inter 200 kaj 1 200 m, ĉefe inter 400 kaj 1 000 m. La specio varias de Nepalo tra Barato, Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio. Eĉ ene de sia preferata vivejo, la denseco de la specio estas malalta, kaj la populacio, kvankam ne detale esplorita, supozeble estas malgranda kaj plu malpliiĝas. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasifikas ĝin kiel "preskaŭ minacata".
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Herkulan alcionon priskribis la angla zoologo kaj kuratoro ĉe la Azia Societo de Bengalio Edward Blyth en 1845 kaj li mem havigis la binoman nomon Alcedo grandis.[2][3] Bedaŭrinde, ĉi tiu nomo estis jam uzita, ĉar ĝi jam estis enkondukita por alia specio fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia Systema naturae de 1788.[4][5] En 1917, la germana natursciencisto Alfred Laubmann proponis la anstataŭigan binoman nomon Alcedo hercules por anstataŭigi la jam uzitan nomon.[6] La alciono de Blyth estas plej proksime parenca al la bluorela alciono (Alcedo meninting).[7] La specio estas monotipa.[8] Ĝi ankaŭ estis nomata granda blua alciono.[9]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La alciono de Blyth longas inter 22 kaj 23 cm, kio igas ĝin la plej granda el la alcionoj de la genro Alcedo. La flugiloj de la masklo longas inter 9,6 kaj 10,2 cm, kaj tiuj de la ino inter 9,5 kaj 10,3 cm.[9] Ĉe la masklo, la plumaro sur la kapo estas nigra, kun brilaj pintoj helbluaj. Ĝi havas kolmakulon blankecan aŭ flavbrunan, same kiel la mentonon. La brusto kaj ventro estas ruĝbrunaj, escepte de malhelnigrec-blua makulo sur la brusto.[10] La kruroj kaj piedoj de la birdo estas ruĝaj. La beko estas tute nigra ĉe la masklo, dum la ino havas ruĝan bazon ĉe la mandiblo. La irisoj estas ruĝecbrunaj. La bridoj estas nigraj, kaj havas flavbrunan strion super ili. La dorso de la mantelo ĝis la vostkovriloj estas brile kobaltblua aŭ lazura, kun nuanco de viola direkte al la pugo kaj la vostkovriloj. Kiam la birdo ripozas, la supraj partoj povas aspekti brunecnigraj. La vosto mem estas pli malhele ultramarblua. La flugiloj kaj la skapulaj plumoj estas malhelverdecaj nigrece. La plumoj de la supraflugilaj kovriloj havas kobaltbluajn pintojn, dum la subflugilaj kovriloj estas malhelruĝbrunaj. La pli malgrandaj kaj mezaj kovriloj havas elstarajn makulojn de kobalto. Oni ne konas iujn ajn distingajn trajtojn en la plumaro de la juna birdo.[9][10][11]
La specio estas morfologie simila al la bluorela alciono (Alcedo meninting), sed kompare estas konsiderinde pli granda. Ĝia beko estas pli peza kaj pli longa ol tiu de la bluorela alciono, kaj estas tute nigra. Ĝia krono kaj flugiloj estas malpli brilaj kiel tiuj de la pli malgranda birdo, kaj ĝi povas esti distingita per la makuloj de helblua koloro sur ĝia krono kaj flugilkovriloj.[12] La malhelaj orelkovriloj distingas ĝin de la ordinara alciono (Alcedo atthis), kiu havas ruĝecbrunajn orelkovrilojn.[9] Ĝi similas al la ina blubenda alciono (Alcedo euryzona), sed ambaŭ specioj ne interreproduktiĝas en sia teritorio.[9]
La krio de la specio estas priskribita kiel laŭta "psiit", malpli strida sed pli laŭta kaj pli raŭka ol tiu de la ordinara alciono, kaj simila sed pli laŭta al tiu de la bluorela alciono.[10][12] Unu el la krioj faritaj de la ardezdorsa forkovostulo (Enicurus schistaceus) estas foje miskomprenita kiel la krio de la Blyth-alciono.[13]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]
La reprodukta periodo de la Blyth-alciono estas ĉefe inter aprilo kaj majo, etendiĝante ĝis marto kaj junio. La nestoj estas konstruitaj ĉe la fino de tunelo en ŝlima bordo, apud aŭ rivereto aŭ ravino en la arbaro. La tunelo etendiĝas rekte, poste leviĝas, antaŭ ol descendi al la ĉambro en kiu troviĝas la nesto. Ĉi tiu ĉambro estas inter 15 kaj 20 cm larĝa kaj 10 kaj 13 cm alta. La larĝo de la tunelo estas tipe 8 cm: la longo varias laŭ la grundo, de 45 ĝis 60 cm en malmola grundo ĝis 2 m en sabla grundo. Ili demetas inter kvar kaj ses ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. La gepatroj ripozas tre kune; la nestoj kovriĝas per fekaĵoj. La periodoj de kovado kaj elnestiĝo ne estas konataj.[10]
La specio manĝas fiŝojn kaj insektojn, kiujn ĝi kaptas per plonĝado en akvejoj. Male al aliaj alcionoj de la genro Alcedo, la alciono de Blyth plonĝas de arbusto proksime super la akvo, anstataŭ de eksponita observejo.[9] Oni supozas, ke la specio ne migras. Ĝi estas priskribita kiel timema birdo.[10]
Habitato kaj distribuado
[redakti | redakti fonton]La Herkula alciono vizitadas malgrandajn riverojn kaj akvovojojn en ĉiamverdaj arbaroj, montetaj regionoj aŭ profundaj ravinoj. Ĝi foje troviĝas proksime de riveretoj proksime de arbarriĉaj terkultivejoj. Ĝia alteca intervalo estas ĉefe inter 400 kaj 1 000 m super marnivelo, etendiĝante ĝis minimumo de 200 m kaj maksimumo de 1 200 m.[10]
La denseco de la specio estas malalta tra sia tuta teritorio. En Ĉinio, oni scias, ke ĝi troviĝas en la Naturrezervejo Mengyang en Junano, kaj en la Naciaj Naturrezervejoj Nonggang kaj Diding en la provinco Guangxi. Oni ankaŭ scias, ke ĝi ĉeestas en Hajnano. En Vjetnamio la specio troviĝas en Annam kaj okcidenta Tonkino, en kiuj regionoj ĝi estas sufiĉe ofta. En norda Laoso kaj la Anamaj montoj, ĝi povas esti surloke ofta. Ĝi ankaŭ troviĝas en Birmo, kie ĝia denseco varias konsiderinde, kaj estas aŭ vizitanto aŭ malofta loĝanto en nordokcidenta Tajlando. Ĝi estas malofta en Butano en nordorienta Barato, kaj vaganta birdo en Bangladeŝo kaj orienta Nepalo.[10] Ĝia teritorio en nordorienta Barato inkluzivas la orientan Himalajon, ĝis 1 200 m.[14]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La populacio de la Herkula alciono ne estas kvantigita tutmonde. En Ĉinio, la specio estas taksita je malpli ol 100 reproduktajn parojn.[15] La specio troveblas je malalta denseco eĉ ene de favora vivejo. La vivejoj, kiujn ĝi preferas, estas degraditaj kaj fragmentitaj pro homa agado. Aliaj eblaj minacoj al la specio inkluzivas akvopoluadon en la riveroj, kiujn ĝi loĝas, kaj antropogenajn perturbojn kiel ekzemple senarbarigon.[15] Neniu specifa konservada ago por protekti la specion estas konata. Pro la ĉeesto de homa perturbo, ĝia populacio supozeble malrapide malpliiĝas. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo kategoriigas la specion kiel "preskaŭ minacata"; ĝi antaŭe klasifikis la specion kiel "vundebla".[15]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ (1845) “Notices and descriptions of various new or little known species of birds”, Journal of the Asiatic Society of Bengal 14 (1), p. 173–212 [190].
- ↑ (28a de Aŭgusto 2014) The Eponym Dictionary of Birds. Bloomsbury Publishing, p. 166–. ISBN 978-1-4729-0574-1.
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae: secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World. Volume 5 5. Harvard University Press.
- ↑ (1917) “Ein neuer Name für Alcedo grandis Blyth”, Verhandlungen der Ornithologischen Gesellschaft in Bayern (de) 13, p. 105.
- ↑ (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139. Bibkodo:2018JBiog..45..269A.
- ↑ Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 3a de Decembro 2017 .
- 1 2 3 4 5 6 Fry, C. Hilary. (2010) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Bloomsbury Publishing, p. 223–224. ISBN 978-1-4081-3525-9.
- 1 2 3 4 5 6 7 “Blyth's Kingfisher (Alcedo hercules)”, Handbook of the Birds of the World Alive.
- ↑ Grimmett, Richard. (22a de Septembro 2016) Birds of Nepal: Revised Edition. Bloomsbury Publishing, p. 178–. ISBN 978-1-4729-2568-8.
- 1 2 Craig Robson. (13 August 2015) Birds of South-East Asia: Concise Edition. Bloomsbury Publishing, p. 48–. ISBN 978-1-4729-2425-4.
- ↑ Peter Clement. (28a de Januaro 2016) Robins and Chats. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-5596-7.
- ↑ Sharad Singh Negi. (1992) Himalayan Wildlife, Habitat and Conservation. Indus Publishing, p. 81–. ISBN 978-81-85182-68-1.
- 1 2 3 BirdLife International (2016). “Alcedo hercules”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683024A92973795.en. Alirita 19a de Novembro 2021..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


