Băile Herculane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herkulesfürdő)
Băile Herculane
urbeto en Rumanio • feriurbo • vidindaĵoferiejo • banloko • kuracloko • antikva urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 325200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 787  (2021) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 53′ N, 22° 25′ O (mapo)44.87722222222222.4175Koordinatoj: 44° 53′ N, 22° 25′ O (mapo) [+]
Alto 168 m [+]
Areo 105,48 km² (10 548 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Băile Herculane (Rumanio)
Băile Herculane (Rumanio)
DEC
Băile Herculane
Băile Herculane
Situo de Băile Herculane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Băile Herculane [+]
vdr
Mapo en la nuna distrikto de Rumanio

Băile Herculane [bəjle herkulane] (hungare Herkulesfürdő [herkuleŝfurdo], germane Herkulesbad, ĉeĥe Herkulovy Lázně) estas banejurbo en Rumanio en la valo de la rivero Cerna norde de Orșova. Ĝi situas en la distriko Caraș-Severin, proksime al la limo kun Serbio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 517 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 5698 (rumanoj). Administre apartenas al ĝi Pecinișca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Băile Herculane estas la plej malnova kuracloko de Rumanio kiun fondis la romianoj post la venko kontraŭ la dakoj. Mencio de la termoj kiuj tiam nomiĝis latine Ad aquas Herculi sacras estis jam en la jaro 153 p.K. Bonaj stratoj kondukis norden al Mehadia (Ad Mediam) kaj suden al Orșova (Dierna) kie estis bivakoj romiaj. El tiu frua tempo kiam jam ege ŝatiĝis la loko fare de la kuracotoj, konserviĝis multaj aferoj: akveduktoj, banejoj, statuoj kaj moneroj.

Dum mezepoko kaj la otomana okupado la graveco loka perdiĝis. Nur post kiam ĝi iĝis aŭstria la baninstitucioj remalfermitis en la jaro 1736-a fare de feldmarŝalo Johann Andreas von Hamilton. En 1763 ekis la rekonstruiĝo de la banejoj kaj la stratoj por kies realigo helpadis soldatoj de la banata landlimoregimento. En 1772 lia imperiestra moŝto Jozefo la 2-a vizitis tiun ĉi regionon. Kelkaj detruoj faritis en 1788/89 - dum la Rusa-aŭstra kontraŭturka milito (1787-1792) - sed ekde 1800 granda ekfloro ne plu haltigeblis. Ekde 1801 konstruiĝis la unuaj pavilonoj kiuj parte funkcias eĉ hodiaŭ.

La konstruaĵoj malfrubarokaj ĉe ambaŭ flankoj de la Cerna-rivero (Franz-Josef-Hof, Rudolf-Hof, Theresien-Hof) planiĝis fare de la viena arĥitekto Carl Wilhelm Christian von Doderer. La ejoj brilis en hela flavo kaj statuoj de Venuso, Higio, Diana kaj de aliaj romiaj dioj dekoraciis la gablojn kaj fasadojn.

En 1847 stariĝis statuo herkula el paftuboj kiun kreis la vienanoj Romalmeyer kaj Glantz; ĝi emblemas por la urbo ankaŭ nun. Kelkajn jarojn poste en 1852 gastis en Băile Herculane imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. En 1856 konstruiĝis la romkatolika Mario-kirko.

Inter la plej konataj gastoj nombriĝis memkompreneble ankaŭ Elizabeto de Aŭstrio-Hungario (1887) kaj la vilao kie ŝi loĝis eknomiĝis por ŝi. Krome ŝi dediĉis al Băile Herculane memskribitan poemon. Renkonto inter la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, la rumana reĝo Karolo kaj la serbia caro Aleksandar Obrenović okazis en 1896. Tiam malfermitis la nova kanalo de ĉe Fera Pordo. La iamaj imperiestraj apartementoj, al Imperiestra banejo kaj la Imperiestra kapelo sen forgesi la kazino viziteblas eĉ hodiaŭ.

Dum al dua duono de la 19-a jarcento malfermitis ankaŭ la fervoja linio inter Caransebeș kaj Orsova. En 1879 malfermitis ankaŭ la belega kupoloza stacidomo de Băile Herculane; la riĉe ornamita kupolo faritis de A. Chevalier de Serre. Sekve rangis Băile Herculane inter 1850 kaj 1900 en la unua kategorio de ĉiuj eŭropaj kuracbanejoj, rilate la belecon.

Post la Unua mondmilito Băile Herculane iĝis parto de Rumanio. De tiam pligrandiĝis la kuracbanejaro. Post la Dua mondmilito la bela malnova urbokerno restis netuŝita. La plejparto de la hoteloj portas nomojn de romiaj dioj. Ankaŭ en nuna Rumanio estas Băile Herculane gravega kuracbanloko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej gravas ekonomie ja la kuracadstacioj kaj la turismo.

Kuracumaĵoj[redakti | redakti fonton]

La multo da mineralaj fontoj havas efikecon grandan. Sur longeco de 4 km uzatas 16 termalaj fontoj de varia minerala substanco. Ankaŭ la aero speciala (negativa jonigado kun pli ol 2000 negativaj jonoj/cm³) subtenas la kuracan efektaron. En regiono de averaĝa kontinenta klimato senteblas ankaŭ influoj mediteraneaj.

Jen liste de la malsanoj kiuj povas esti bone kuracataj en Băile Herculane:

Turismo[redakti | redakti fonton]

Daŭre restaŭratas la ofte kaduka kuracbana infrastrukturo. La Nacia parko Cerna-valo en la sovaĝaj sudaj Karpatoj kun areo de 60.000 hektaroj estas unu el la plej grandaj de tuta Rumanio. La geologie raviga pejzaĝo kun karstaj kaj rokaj partoj kaj deklivaj kanjonoj estas la hejmo de multaj specoj bestaj kaj plantaj; tio ŝuldiĝas ankaŭ al la milda, mediteranesimila klimato.

Proksime de Băile Herculane troviĝas eble la plej bela regiono de Danubo, la Cazane-faŭkoj en riverujo inter la Karpatoj kaj la Balkana montaro.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Băile Herculane ĉiam okazsas diversaj interesaj kulturaĵoj. Inter ili menciindas:

  • internacia folkloro-festivalo Herkulo
  • brando-festivalo
  • Herkulo-maratono

Proksime de Băile Herculane troviĝas eble la plej bela regiono de ĉe Danubo, la Cazane-faŭkoj en riverujo inter la Karpatoj kaj la Balkana montaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • bronzaj Herkulo-statuoj
  • kuracbana muzeo kun arĥeologiaj elfositaĵoj
  • la romiaj banoj (ĉe Hotelo Roman/teretaĝe)
  • la aŭstraj banoj
  • la kazino de 1913
  • la centralo kaj la akvobaraĵo Fera Pordo 1 kaj danuba faŭkaro (Cazane)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]