Herman Brusselmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Brusselmans
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1957 (1957-10-09) (66-jaraĝa)
en Hamme
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • kolumnisto • futbalisto • romanisto
Verkoj Camping Cosmos
TTT
Retejo http://www.brusselmans.be
https://hermanbrusselmans.nl/
vdr
Herman Brusselmans

Herman BRUSSELMANS (naskiĝis en Hamme la 9-an de oktobro 1957) estas flandra verkisto.

Brusselmans studis ĝermanan filologion en Gent, post kiam li eklaboris en biblioteko de la ministerio de la urbo Bruselo. Pri tiu ĉi periodo de lia vivo temas lia debuta furora romano De Man die werk vond (La homo kiu trovis laboron) de 1985.

La ĉefrolulo de tiu libro, la solula bibliotekisto Louis Tinner, pasigas sian tempon drinkante kaj fantaziante pri la kafoknabino. La libro skizas bonan bildon de la 80aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi estas de multaj konsiderata kiel la plej bona verko de la aŭtoro.

Brusselmans formis kune kun Tom Lanoye kaj Kristien Hemmerechts novularon de la flandra literaturo komence de la okdekaj jaroj. Lia verkaro enhavas multe da aŭtobiografiaĵoj en kiuj drinkado, sekso kaj enuiĝo estas ofte revenantaj temoj. Ankaŭ ofte la verkisto referencas al la flandra kamparo de la sesdekaj jaroj, tempo kaj ĉirkaŭaĵo en kiu li grandiĝis. Romano, kiu okazas dum tiu periodo estas Het einde van mensen in 1967 (La fino de la homoj en 1967) (1999). En tiu ĉi romano Brusselmans miksas kvar mallongajn rakontojn.

Ne nur pro lia verkado Brusselmans estas konata en Flandrio kaj Nederlando. Ankaŭ ĉar li ofte aperas en televido kaj pro lia ĉiusemajna kolumno en la revuo fama Humo, homoj scias pri li. Ofte li provokas. Ĉar Brusselmans insultis la dezajnistinon Ann Demeulemeester en lia libro Uitgeverij Guggenheimer (1999), li devis aperi antaŭ juĝisto. Dum certa tempo la libro ne estis plu havebla en Belgio.

Se oni kritikas lian verkaron, plej ofte temas pri ĝia monotoneco. Multaj libroj temas pri lia vivo kiel fama verkisto kaj la insultado de lia ĉirkaŭaĵo kaj kunverkistoj. Ankaŭ ĉar li ofte aperas en la amaskomunikiloj, li de kritikistoj ne estas konsiderata kiel tre serioza. Tamen, malgraŭ la kritiko, li estas tre populara kaj estas en Flandrio unu el la plej legataj verkistoj, precipe inter junuloj.

Brusselmans verkas tre multe. Fojfoje li eldonas eĉ du librojn jare. Lia verkaro intertempe jam konsistas el pli ol tridek libroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1982 Het zinneloze zeilen (rakontoj)
  • 1984 Prachtige ogen (romano)
  • 1985 De man die werk vond (romano)
  • 1986 Heden ben ik nuchter (romano)
  • 1987 Zijn er kanalen in Aalst? (romano)
  • 1988 De Geschiedenis van de Vlaamse Letterkunde (eseo)
  • 1988 Iedere zondag sterven en doodgaan in de week (novelo)
  • 1989 Dagboek van een vermoeide egoïst (romano)
  • 1989 De Geschiedenis van de Wereldliteratuur (kolumnoj)
  • 1990 Vlucht voor mij (romano)
  • 1991 Ex-schrijver (romano)
  • 1992 Het mooie kotsende meisje (rakontoj)
  • 1993 Ex-minnaar (romano)
  • 1994 Ex-drummer (romano)
  • 1994 Het oude nieuws van deze tijden (romano)
  • 1995 De terugkeer van Bonanza (romano)
  • 1995 Vrouwen met een IQ (romano)
  • 1996 Autobiografie van iemand anders (romano)
  • 1996 Guggenheimer wast witter (romano)
  • 1997 Meisjes hebben grotere borsten dan jongens (poemaro porinfana)
  • 1997 Zul je mij altijd graag zien (romano)
  • 1997 Logica voor idioten (duon-aŭtobiografia romano)
  • 1998 Bloemen op mijn graf (fasko de rakontoj, poemoj, ktp)
  • 1998 Nog drie keer slapen en ik word wakker (romano)
  • 1999 Het einde van mensen in 1967 (rakontaro)
  • 1999 Uitgeverij Guggenheimer (romano)
  • 2000 Vergeef mij de liefde (romano)
  • 2001 Pitface (romano)
  • 2002 De Kus in de Nacht (romano)
  • 2002 In de knoei (romano)
  • 2002 Mank (romano)
  • 2003 De Droogte (romano)
  • 2004 Ik ben rijk, beroemd en ik heb nekpijn (romano)
  • 2004 Heilige Schrik (bundeling 250 columns of romano)
  • 2005 Het Spook van Toetegaai (romano)
  • 2006 Was ik maar een schrijver (romano)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]