Herman Gorter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herman Gorter
Gorter en 1926.
Gorter en 1926.
Persona informo
Naskonomo Herman Gorter
Naskiĝo 26-an de novembro 1864 (1864-11-26)
en Wormerveer, Nederlando
Morto 15-an de septembro 1927 (1927-09-15) (62-jara)
en Bruselo, Belgio
Mortokialo korinfarkto [#]
Nacieco Nederlandano
Lingvoj Nederlanda
Loĝloko Zaanstad [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando [#]
Edukado Eŭropaj klasikaj lingvoj
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Edz(in)o Louise Catherine Cnoop Koopmans
Profesio
Profesio Poeto, Socialisma propagandisto
Aktivaj jaroj 1889 - 1927
Ĝenroj Poezio
Temoj Amo, socialismo
Literatura movado Impresionismo, Tachterigers (Okdekanoj)
Verkoj Mei (1889), Verzen (1890), Een klein heldendicht (1906), Pan (1912)
Influoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Herman GORTER (naskiĝis la 26-an de novembro 1864 en Wormerveer, mortis la 15-an de septembro 1927 en Bruselo) estis nederlanda poeto kaj socialisto. Li estis eminenta ano de la grupo Tachtigers (esperante: 1880-uloj), tre influa skribantaro Nederlanda dum la 1880-a jardeko, kiu centrumis je la revuo De Nieuwe Gids (esperante: La Nova Gvido).

En 1889, Gorter verkis sian unua libro, la 4 000-versa epopeo nomita Mei (esperante: Majo), kaj ĝi sekurigis lian reputacion de grava poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la patroflanka familio de Gorter estis multaj menoanaj predikistoj. Ankaŭ la patro de Gorter, Simon, estis predikisto, krom esti literatur- kaj ĉefredaktoro de la ĵurnalo Nieuws van den Dag (esperante Novaĵoj de la Tago). Lia patro mortis de tuberkulozo en 1871 kiam Gorter estis nur sesjara. Lia patrino, ankaŭ de familio menoana, nun sole prizorgis la edukadon de siaj tri infanoj. La familio transloĝiĝis de la kampara Zaandam al Amsterdamo. La patrino subtenis la familion kun malgranda enspezo. Ŝi estis pensionestro kaj ricevis vidvinan alimenton. Kiam Gorter feriis, li iris al siaj geavoj en la frisa vilaĝo Balk en De Fryske Marren. Tie, lia avo estis pastoro de la menoanista preĝejo. La fama poemo Mei estis verkita en Balk kaj prias la vilaĝon.

Gorter studis klasikajn lingvojn ĉe la Universitato de Amsterdamo. La verkisto Multatuli influis lin, interalie la libro Max Havelaar pri la terura nederlanda kolonia registaro en Nederlanda Hindio. En 1889 Gorter doktoriĝis pri la uzo de metaforoj en la libroj de Esĥilo.

Sub la influo de Willem Kloos li verkis Mei. La unua kanto de Mei aperis en la majo de 1889 en De Nieuwe Gids. En la printempo de la sama jaro la poemo aperis kiel libro. Ĉi tiu debuto plaĉis profunde al Kloos. En la poemo Gorter priverkas sia amo por Wies Koopmans, je kiu li enamiĝis en 1886 kaj kun kiu li edziĝis en 1890, malgraŭ liaj duboj lastmomente. Duboj, pro li ankaŭ havis pasiajn rilatojn kun du amatinoj: Ada Prins kaj Jenne Clinge Doorenbos, por kiu li verkis ampoemojn. Li akiris laboron kiel instruisto de klasikaj lingvoj en Amersforto. La edziĝo estis "nefermita edziĝo" kaj restis ĝis la morto de Koopmans en 1916. Doorenbos, mem verkisto, iĝis lia eldonisto, kunlaboranto kaj muzo.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Gorter estis klare inspirita de la angla romantika poeto John Keats. Li uzis la saman metrikon kiel la poemo Endymion de Keats. Li dediĉis ĉapitron al Keats en De groote dichters, literatura studo bazita sur historia materiismo.

Verzen aperis en 1890 kaj estis kolekto de sentivisma poezio. Ĉi tiu poemaro eniris radikalan novan direkton per la influo de la kritikisto kaj romanverkisto Lodewijk van Deyssel, kiu favoris artan formon de individuismo sen kompromisoj. Verzen estis provo realigi ĉi tiun vizion. Pri Verzen Willem Kloos fame deklaris: "Arto devas esti la plej individua esprimo de la plej individua emocio". En la poemoj Gorter montras ke la normala sintakso de la nederlanda lingvo malfiksas kaj kun radikalaj neologismoj kaj strangaj frazostrukturoj li provis kapti la sensan percepton tiel plej precize kiel ebla. La kontrasto kun la solipsismo de Kloos, lia antaŭa mentoro, ne povis esti pli granda.

Baldaŭ Gorter komencis verki pli engaĝitajn poemojn kun forta socialisma inspiro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De interpretatione Aeschyli metaphorarum (1889)
  • Mei (1889)
  • Verzen (1890)
  • Spinoza, Ethica (1895)
  • De school der poëzie (1897)
  • Verzen (1903)
  • Een klein heldendicht (1906)
  • Pan (1912)
  • In memoriam (1928)
  • Verzen (1928)
  • Liedjes (tri partoj; 1930)
  • De arbeidersraad (1931)
  • Sonnetten (1934)
  • De groote dichters (1935)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herman de Liagre Böhl, Met al mijn bloed heb ik voor U geleefd: Herman Gorter 1864-1927 (Amsterdamo: Uitgeverij Balans 1996) (ISBN 9789050185011)
  • Herman Gorter, Geheime geliefden: brieven aan Ada Prins en Jenne Clinge Doorenbos (Amsterdamo: Uitgeverij Van Oorschot 2014) (ISBN 9789028260351)
Komenco de Mei (Majo)
La parton Kálmán Kalocsay tradukis.
 

Een nieuwe lente en een nieuw geluid:
Ik wil dat dit lied klinkt als het gefluit,
Dat ik vaak hoorde voor een zomernacht,
In een oud stadje, langs de watergracht --
In huis was 't donker, maar de stille straat
Vergaarde schemer, aan de lucht blonk laat
Nog licht, er viel een gouden blanke schijn
Over de gevels van mijn raamkozijn.
Dan blies een jongen als een orgelpijp,
De klanken schudden in de lucht zoo rijp
Als jonge kersen, wen een lentewind
In 't boschje opgaat en zijn reis begint.
Hij dwaald' over de bruggn, op den wal
Van 't water, langzaam gaande, overal
Als 'n jonge vogel fluitend, onbewust
Van eigen blijheid om de avondrust.
En menig moe man, die zijn avondmaal
Nam, luisterde, als naar een oud verhaal,
Glimlachend, en een hand die 't venster sloot,
Talmde een pooze wijl de jongen floot.

Printempo nova kaj sonoro nova!
Ĉi kanto sonu kiel fajf' plenblova,
Aŭdita ofte ĉe l' somersun-falo
En eta urb' malnova, laŭ kanalo.
La dom' mallumis, sed la strat' senbrua
Kolektis la krepuskon. Bril' malfrua
Restis ĉiele. Blanka orbrilado
Falis fenestren super la fasado.
Nun kantis bubo, kiel tub' orgena,
Skuiĝis sonoj en maturo plena,
Kiel ĉerizoj junaj, se l' zefiro
Ekvagas boske, por promena iro.
Tra pontoj, akvobordoj malrapide
Li iris vage, kaj li, junbirdide
Fajfadis ĉie, sen konscio vera
Pri l' propra ĝojo pro l' ripoz' vespera.
Pri ĝi laculoj ĉe l' vespera tablo
Aŭskultis kiel pri malnova fablo,
Ridete; kaj fenestro-ferma mano
Hezitis nun, dum fajfis la infano.

Herman Gorter
(Tradukis Kálmán Kalocsay[1])

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. KALOCSAY, Kálmán. [1889] (1981) Vilmos Benczik: Tutmonda Sonoro (esperante). Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio.