Saltu al enhavo

Herman Wouk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Wouk
Persona informo
Herman Wouk
Naskiĝo 27-an de majo 1915 (1915-05-27)
en Bronkso
Morto 17-an de majo 2019 (2019-05-17) (103-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Tombo Alden Manor Elmont (Beth David) Cemetery (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio moderna ortodoksa judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio - Bakalaŭro de Artoj (1934)
Liceo Townsend Harris
Universitato Yeshiva Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkisto taglibristo sciencfikcia verkisto scenaristo romanisto eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo beletro historia romano vd
Aktiva dum 1941– vd
Verkado
Verkoj The Caine Mutiny 
The Winds of War 
War and Remembrance vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herman WOUK (n. la 27-an de majo 1915 en Novjorko ; m. la 17-an de majo 2019 en Palm Springs, Kalifornio) estis usona verkisto de furorlibroj, dramisto, scenaristo kaj radio-prezentisto kiu gajnis la Pulitzer-premion. Li ankaŭ famiĝis per filmadaptigoj de siaj verkoj (inkluzive de The Caine Mutiny (1954). [1][2]

La plej famaj historiajn romanojn estas The Caine Mutiny (1951, pri la vivo sur batalŝipo dum la Dua Mondmilito; pro tio ricevis la Premion Pulitzer), The Winds of War kaj War and Remembrance (1971 kaj 1978 respektive; duvoluma monumenta romano montranta la fonon de la milito kaj ĝian disvolviĝon sur ĉiuj frontoj de la mondo; la temo de la Holokaŭsto estas ankaŭ tuŝita) kaj nefikcion kiel This Is My God, klarigo de judismo el moderna ortodoksa perspektivo, verkita por judaj kaj nejudaj legantoj. Liaj verkoj estis tradukitaj en pli ol 30 lingvojn.

La Washington Post nomis Wouk, kiu trezorigis sian privatecon, "la solema dekano de usonaj historiaj romanverkistoj."  Historiistoj, romanverkistoj, eldonistoj kaj kritikistoj, kiuj kunvenis ĉe la Kongresa Biblioteko en 1995 por marki la 80-an naskiĝtagon de Wouk, nomis lin la Tolstoj de Usono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]