Hermann Allmers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Allmers
Persona informo
Hermann Ludwig Allmers
Naskiĝo 11-an de februaro 1821 (1821-02-11)
en Rechtenfleth
Morto 9-an de marto 1902 (1902-03-09) (81-jaraĝa)
en Rechtenfleth
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann ALLMERS (n. la 11-an de februaro 1821; m. la 9-an de marto 1902) estis germana verkisto el Rechtenfleth.

Verkoj de Allmers estas interalie jenaj: Marschenbuch (libro pri fekundaj malaltaĵoj, 1857); Römische Schlendertage (Romaj tagoj de sencela promenado, 1868, literatura skizlibro pri la 15-monatdaŭra vojaĝo de Allmers en Italio dek jarojn antaŭe); Feldeinsamkeit (kampara soleco, 1860, poeziaĵo poste muzike preparita de Johannes Brahms). Allmers akcelis la kulturon kaj arton de sia hejmregiono, interalie fondinte la hejmregionajn asociojn Männer vom Morgenstern (viroj de l' matenstelo) kun sidejo en Bremerhaven en 1882 kaj (okcident-Vezere) Rüstringer Heimatbund (hejmregiona asocio de Rüstringen) kun sidejo en Nordenham en 1892. La heredaĵo de Allmers estas plene konservita. En ĝi troviĝas interalie desegnaĵoj faritaj de li kaj krome krajon-skizoj kaj oleo-pentraĵoj faritaj de liaj arto-amikoj (interalie Otto Knille) kaj de anoj de la Colonna-asocio, fondita de Allmers en Romo.

Reveninte de Italujo, Allmers ekde 1860 igis novmaniere formi sian domon kaj ĝardenon per helpo de siaj arto-amikoj. La loĝdomo de la agrikultura bieneto estis pligrandigita. Interne Allmers igis fari la tiel nomatan Antikensaal (antikvosalonon kiel ekspoziciejon de kopi-verŝaĵoj de antikvaj skulptaĵoj) kaj super ĉi tiu la tiel nomatan Marschensaal (salonon pri fekundaj malaltaĵoj). Tiu ĉi estis provizita per pentraĵoj de interalie Heinrich von Dörnberg. Ili prezentas la kultur-historion de la nordgermanaj fekundmalaltaĵaj pejzaĝoj. Per la rekonstruo de sia domo, Allmers intencis krei al sia hejmregiono muzeon, aŭ en pli vasta senco, plejeble ampleksan artan kaj historian kleriĝlokon libere viziteblan. Ĝia posedanto de 1988 estas la distrikto Cuxhaven.

En 1899 Allmers igis konstrui ĉe la apuda Vezer-digo monumenton de Karolo la Granda. Antaŭe estis trovita glavo en la ĉirkaŭaĵo. Laŭ Hermann Allmers tiu glavo apartenis al ano de la armeo de Karolo la Granda. Tiu armeo, laŭ Hermann Allmers, krucis la Vezeron ĉirkaŭaĵe de Rechtenfleth.