Hermann D. Tautorat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hermann D. TAUTORAT)
Hermann D. Tautorat
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1944 (1944-01-06)
Morto 19-an de majo 1996 (1996-05-19) (52-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Ina Tautorat
Infano Vera Tautorat
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hermann D. TAUTORAT (naskiĝis la 6-an de januaro 1944 en Calw, Baden-Württemberg, mortis la 19-an de majo 1996 en Berlino) estis germana esperantisto, kiu decide influis la Berlinan Esperanto-vivon dum kvarona jarcento. Li gvidis kursojn ekde 1970, modernigis la informadan laboron de Esperanto-Ligo Berlin (ELB), prizorgis ties bibliotekon kaj arkivon. De 1970 ĝis 1982 kaj de 1985 ĝis1987 li estis ELB-estrarano, respondeca por informado. Li iniciatis la Ĵaŭdan Rondon kun specifaj reguloj, unue kiel studrondon en 1978, kaj la espotekon (Bbiblioteko kaj arkivo de Esperanto-Ligo Berlino - ELB). Kune kun sia edzino Ina Tautorat li kreis kaj evoluigis daŭran Esperanto-Centron en la familia loĝejo, unue en Apostelstraße 6 (Esperanto-Butiko), poste en Falkstraße 25 en Berlin-Neukölln funkciinta ĝis 2005. Pasportserve la paro gastigis centojn da gastoj.

Vivo[1][redakti | redakti fonton]

En infaneco Hermann Dieter Tautorat estis vokita Dieter. Li poste uzis foje anstataŭ Hermann D. - Hermando. La gepatroj estis Hermann Max Tautorat (1902-1970) kaj Maria Tautorat, naskita Avemarg (1908-1995). Li havis tri fratinojn – Annemarie (nask. 1938), Ingeborg (nask. 1941) kaj Helga (1948) kaj unu fraton – Friedhelm (nask. 1951).

La infanaĝon li pasigis en Duisburg-Wedau, kie loĝis ankaŭ la geavoj. Ekde 1953 la familio loĝis en Düsseldorf. Post lerneja tempo la junulo en 1961 sukcese absolvis la metian instruadon de materialtestisto. En Düsseldorf, Remscheid kaj Berlino li laboris en tiu ĉi profesio. De 1963 ĝis 1965 li lernis en progresiga profesilernejo en Düsseldorf. La komencitan studadon en Riehl-instituto, cele al abiturienta ekzameno, li interrompis en 1966, ĉar li fariĝis patro.

En 1960 li konatiĝis kun Ina Seidemann (post edziniĝo Tautorat) en la Junulligo „Kristana Celado“ (Jugendbund für Entschiedenes Christentum – E.C.). En 1966 ili geedziĝis ankoraŭ en Düsseldorf kaj poste translokiĝis al Berlino, kie en 1967 naskiĝis la filino Vera.

Ĝis 1967 li laboris en la lernita profesio ĉe Borsig-uzino. Li ĉesigis en 1969 komencitan pedagogian studadon.

Ekde 1967 li okupiĝis pri elektronika datumprilaboro. Ekde 1971 li okupiĝis pri instruludiloj, evoluigitaj laŭ ideoj liaj. La filno Vera skribas pri tiu tempo: „Hermann ne nur teoriumis, sed multe praktike laboris, memkonstruante simplajn komputilojn, elektronikaĵojn diversspecajn kaj, cetere ankaŭ meblojn  por la familio, kiuj parte hodiaŭ ankoraŭ estas uzataj.“[2]

Hermann Tautorat propraelekte nun fariĝis sistemanalizisto. Li laboris pri kaj kun komputiloj. Li laboris pri kelkaj projektoj, instruis kaj prelegis, gvidis komputilprogramad- kaj uzantokursojn kaj en 1992 ricevis instrukomisiojn por tradukilokonstruo kaj strukturita programado en la Teknika Fakaltlernejo (TFH) dank al la esperantisto prof. Christoph Knabe. Liberprofesie li ofertis jenajn servojn: konsiladon, sistemanalizadon, disvolvon de programoj, programdisvolv- kaj flegadsubtenojn.[3]

La ideoj de la movado de 68-uloj pri pli da libero kaj demokratio influis Ina kaj Hermann Tautorat. Rimarkeblas en ilia Esperanto-agado, sed ankaŭ en edukado de la filino Vera. De 1969 ĝis 1973 Hermann engaĝiĝis en alternative infanejo (Kinderladen), kie la gepatroj alterne prizorgis la infanojn.[4]

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Hermann Tautorat jam konatiĝis kun Esperanto en Düsseldorf en 1964. En 1970 li komencis aktivi en Esperanto-Ligo Berlin. Li komencis instrui, fariĝis komisiulo por Informado, poste ELB-estrarano de1970 ĝis 1982 kaj de 1985 ĝis 1987, kaj li komencis prizorgi bibliotekon kaj arkivon de la Ligo.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Hermann Tautorat teorie kaj praktike pritraktis la instruadon. Li subtenis la programitan Esperanto-instruadon der Hermann Behrmann kaj mem prelegis pri lingvopedagogio.

Li entute instruis Esperanton en kelkaj 12-oj da kursoj[5] al diversaj homgrupoj – infanoj, studentoj, maljunuloj, policistoj ktp. Li instruis en popola altlernejo Kreuzberg (1970), en Esperanto-renkontiĝejo ktp.

Sukcese li finis la superan ekzamenon de la Germana Esperanto-Instituto.

En 1975 kadre de internacia studprojekto pri propedeŭtika valoro de Esperanto li instruis Esperanton en baza lernejo en kontakto kun prof. Helmar Frank.

Espoteko (biblioteko kaj arkivo de ELB)[redakti | redakti fonton]

En 1974 la Berlina Informilo raportis, ke la biblioteko de la Ligo nun estas prizorgata de Hermann Tautorat. Li transprenis la librojn, purigis kaj ordigis ilin kaj starigis illin sur bretaron en la nova Esperanto-butiko, la renkontiĝejo en sia familia loĝejo en Apostelstraße 6. Li kaj lia edzino Ina zorgis pri tio, ke la  libro-kolekto nun daŭre estis alirebla. Poste estis eĉ instalita sistemo de prunteprenado. La kolekto kreskis per postlasaĵoj kaj donacoj. En Berlinaj Informiloj estis publikigitaj listoj de donacoj por la Ligo-biblioteko[6], kaj Hermann por ĝi inventis la novan vorton espoteko (el Esperanto kaj biblioteko). Elektronika katalogo estiĝis en la 1990-aj jaroj. Ina kaj Hermann Tautorat ankaŭ konscie kaj aktive pliampleksigis la arkivon de la Ligo. Ili savis gravajn materialojn, ekzemple la postlasaĵon de Adolf Sproeck. La espoteko post 2005 ĝis 2014 troviĝis en la Esperanto-domo, Einbecker Straße 36 en Berlin-Lichtenberg kaj lastatempe en la loĝejo de Gerd Bussing en Berlin-Charlottenburg.

Ĵaŭda Rondo[redakti | redakti fonton]

Jam la familia loĝejo Apostelstraße 6 funkciis kiel renkontiĝejo por esperantistoj nome Esperanto-butiko, eĉ alirebla de la strato. Post translokiĝo de la Tautoratoj al Falkstraße 25 ekde 1978 Hermann Tautorat kunvenigis Esperanto-studrondon, unue merkrede poste ĵaŭde. El ĝi estiĝis la legenda internacie konata Ĵaŭda Rondo, funkcianta laŭ kelkaj reguloj.

La filino Vera en 2003 priskribis ilin: „Kio estas tio, la ‘Ĵaŭda Rondo’? Nenia eksterordinaraĵo, simple semajna renkontiĝo. Babilado, interŝanĝo de informoj, legado de aktualaj gazetoj, lingvoflegado (nur flanke), malofte komuna laboro (ekzemple la preparoj por dissendado de la ‘Berlina Informilo’, organo de la Esperanto-Ligo Berlin)… Tamen! Du reguloj, diskretaj, ŝajne banalaj, faris la ‘Ĵaŭdan Rondon’ bone funkcianta de intertempe 25 jaroj grupo: La renkontiĝo devas – unue – fidinde okazi, senescepte ĉiun ĵaŭdan vesperon ekde la 20-a horo en la sama loko (kelkaj, malmultaj esceptoj, konfirminte la regulon, tamen estis). Kaj ĝi devas, due, esti esperantlingva… Aliajn lingvojn oni uzu nur kun la rekta najbaro, ili ne rajtas domini la rondon… Iniciatis tiujn regulojn Hermann D. Tautorat, kune kun sia edzino Ina gastigantoj de la ‘Ĵaŭda Rondo’.”[7]

La rondo post 2005 kunvenis ĝis 2014 en la Esperanto-domo, Einbecker Straße 36 en Lichtenberg kaj poste ĝis 2019 en la loĝejo de Gerd Bussing in Berlin-Charlottenburg.

Esperanto-Centro Berlin Falkstraße 25, Novkolonjo[redakti | redakti fonton]

El la renkontiĝejo kun biblioteko kaj arkivo Hermann kaj Ina Tautorat evoluigis la Esperanto-Centron Berlin, trovebla en la berlina telefonlibro kaj en la jarlibro de UEA. Familio Tautorat gastigis centojn da homoj el multaj landoj, parte pasportserve. Ke Ina Tautorat de 1977 ĝis 1991 estis prezidanto de ELB, estis grava kondiĉo por tiu ĉi sukcesa evoluo.

Ŝi klarigis en 2003 la funkciadon de la Centro: “Jen kaj jen sonoras la telefono kaj estas homo kiu volas informiĝi pri Esperanto, pri la organizo aŭ ŝatus transdoni postlasitajn librojn aŭ volas lerni la hispanan. La demandoj kiuj alvenas ĉi tie estas tre diversaj. Kial ĝi estas Centro? Kolektiĝas en ĝi diversaj funkcioj de la loka Esperanto-movado. Aktualaj informoj kuniĝas ĉi tie. La biblioteko „espoteko“ de la berlinaj esperanto-parolantaj, jen la sama loko. De tempo al tempo aldoniĝas aŭ aĉetitaĵoj aŭ heredaĵoj. Plej gravas la loko kiel renkontiĝejo. Unu el la plej regulaj renkontiĝoj okazantaj en ĝi estas la „Ĵaŭda Rondo“. Sed jen kaj jen ankaŭ aliaj kunvenoj okazas tie, ekz. estrarkunsidoj de ELB aŭ en pli frua tempo multfoje kursoj. Por Esperanto-Ligo Berlin ĝi estas la oficiala adreso, de kie ankaŭ regule dissendiĝas Berlina Informilo. Kaj dum la prepartempo al la Universala Kongreso 1999 en Berlin ĝi estis la centra laborloko por tiu preparlaboro. Krom tio mi, Ina Tautorat, estas delegito de la monda organizo por Esperanto, de UEA.”[8]

Do, rezultoj de la Esperanto-agado de Hermann Tautorat pluefikas jardekoj post lia subita morto en 1996.

Ina Tautorat nomas en la memorlibro de la filino Vera “Hermann. Fragmentoj” la laŭ ŝi plej gravan postlasaĵon de sia edzo: „Ekestis diskuto en la ĵaŭda rondo pri la senco de bazgrupaj civitaj iniciatoj. Tiu temo estis en mia kapo nokton antaŭ la morto de Hermann. Ekparolante pri tio mi rimarkis ke tiu temo pli profunde tuŝis lin kaj kvazaŭ kun antaŭsento de estonto li insistis paroli pri la funda graveco de interplektiĝo de tute diversaj homgrupoj…Do, gravegas eniri grupojn, al kiuj oni pensas ne havi rilatojn, engaĝi sin en civitaj iniciatoj ne nepre nur propratemaj.”[9]

Memorlibro[redakti | redakti fonton]

La filino Vera Tautorat eldonis la rememorojn de parencoj, amikoj, vizitantoj de ĵaŭda rondo kaj gastigantoj de Pasporta Servo en libroformo. Ĝi enhavas ankaŭ la funebran paroladon de Lu Wunsch-Rolshoven kaj nekrologoj el diversaj gazetoj. Enestas fotoj pri la privata vivo kaj la Esperanto-agado de Hermann Tautorat.

Enhavo:

Prologo, Einleitung (enkonduko), Antaŭparolo

I Kindheit und Jugend /Infaneco kaj junaĝo

II Die Zeit der Politisierung / Tempo de politika mobilizo

III In der Falkstraße: Die 80-er Jahre / En Falkstrato: La 80-aj jaroj

IV Nach der „Wende“: Die 90-er Jahre / Post la ŝanĝoj: La 90-aj jaroj

Epilog, Anhang / Aldonaĵoj

Ĉefa teksto kaj ekskursoj de Vera Tauroat.

Kontribuoj de Annemarie Wallkam, Ingeborg Seitz, Helga Hoffmann, Erika Adler, Hanns-Peter Ch. Nüsslein, Winfried Schumacher, Peter Runiewicz, Ludwig Heise, Lu Wunsch-Rolshoven, Reinhard Schmock, Grischan Glänzel, Markus Adler, Bernd Andreas, Werner Breitung, Jan Stanisław Skorupski, Gerd Bussing, Raimund Riedel, Didier Izacard, Lena Karpunina, Beate Mielke, Tobias Meissner, Holger Netzel, Helmut Klünder, Ite Tytgat, Alexandre Humet, Anne Tilmont, Guido van Damme, Ricardo Cash, Sándor Hideg, Martin Weichert, Christoph Knabe, Werner Simonsmeier, Ilse Jensen, Roland Schnell, Adrian Bourcevet, Torsten Bendias, Wera Blanke, István Ertl, Emilia Witwer-van den Loo, Henning van den Loo, Johan, Reinhard Fößmeier, Giulio Cappa, Ursula Niesert, Zofia Banet-Fornalowa, Daniel Maxwell, Yashovardhan, Gary Mickle, Ina Tautorat.

Notoj pri interparoladoj kun Käthe Seidemann, Rainer Klebba, Janine Monier, Rita Stuke, Hartmut Jung,

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000
  2. Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000, p, 20
  3. Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000, p. 24
  4. Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000, p 17
  5. Wunsch-Rolshoven, Lu: Trauerrede (Funebra parolado) Hermann Dieter Tautorat 31.5.1996, en: Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000, aldono
  6. Berlina Informilo, decembro 1984, eldonis ELB
  7. Vera Tautorat: Hermann D. Tautorat kaj la Ĵaŭda Rondo, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 284
  8. Ina Tautorat: Gastoj kaj la Esperanto-Centro, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 280-281
  9. Ina Tautorat: Postlasaĵo: Ligi homgrupojn. Zusammenfassung eines Gesprächs mit Hermann am Abend des 18. Mai, en: Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000, p. 181-183