Saltu al enhavo

Hermann Gmeiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Gmeiner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1919 (1919-06-23)
en Alberschwende
Morto 26-an de aprilo 1986 (1986-04-26) (66-jaraĝa)
en Innsbruck
Tombo New cemetery Imst (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filantropo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hermann GMEINER (naskiĝis la 23-an de junio 1919 en Alberschwende, Vorarlbergo, mortis la 26-an de aprilo 1986 en Innsbruck) estis iniciatinto kaj fondinto de la SOS-Infanvilaĝoj post la Dua Mondmilito.

Li venis el multinfana familio, mem vizitis la gimnazion kiel duonorfo, vidis en la Dua Mondmilito la mizeron de multaj rusaj militorfoj. Reveninte el la milito, li iĝis infan-konsilisto kaj ekstudis medicinon, kion rompis la forta deziro por konstrui la unuan infanvilaĝon. La unua vilaĝo estis konstruita en 1949 en Imst en Tirol (Aŭstrio). En la jaro 1985 ekzistis jam 233 infanvilaĝoj en 85 ŝtatoj.

Li estis entombigita laŭ sia deziro en la unua SOS-Infanvilaĝo Imst. Citaĵo de Hermann Gmeiner:

Citaĵo
 Ĉio grava de nia mondo okazas, ĉar iu pli multe faras ol devas. 

De 2013 estis esploritaj kaj de 2023 konatigitaj riproĉoj pri seksa misuzo de protektotaj infanoj fare de Gmeiner de la 1950-aj ĝis la 1980-aj jaroj je kvar filioj en Aŭstrujo.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "SOS-Kinderdorf. Missbrauchsvorwürfe gegen Gründer" - ĉe: orf.at, 23.10.2025