Hermann Gröhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Gröhe
Persona informo
Hermann Gröhe
Naskiĝo 25-an de februaro 1961 (1961-02-25) (63-jaraĝa)
en Uedem, Nordrejn-Vestfalio,  Germanio
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kolonjo vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo vd
Aktiva en BerlinoBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann Gröhe (naskiĝis la  25-an de februaro 1961(nun 1961-02-25) en Uedem, do nun 63-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU.

Hermann Gröhe en 2010

Inter la jaroj 1989 ĝis 1994 li estis prezidanto de la organizaĵo Junge Union, la junulara asocio de la nacia kristandemokrata partio. Poste, inter oktobro 2008 kaj oktobro 2009 li estis ŝtata ministro en la ministrejo de la federacia kancelierino Angela Merkel. La 28-an de oktobro 2009 li nomumiĝis ĝenerala sekretario de sia partio.[1] La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri sano en la nova registaro de Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo el lia persona retejo. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2013-12-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]