Saltu al enhavo

Hermann Häfker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Häfker
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1873 (1873-06-03)
en Bremeno
Morto 27-an de decembro 1939 (1939-12-27) (66-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Lingvoj Esperanto • germana
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
kinoteoriisto
esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Hermann HÄFKER (naskiĝis la 3-an de junio 1873 en Bremeno, mortis la 27-an de decembro 1939 en la koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis grava germana pioniro de filmteorio, sed ankaŭ verkisto, tradukisto kaj esperantisto. Li partoprenis en la germanan kinreforman movadon.

Li estis konsiderata, kune kun Gustav Melcher, la plej grava filmteoriulo de sia tempo. Kiel sendependa kontribuanto al la unua faka revuo, Der Kinematograph (La Kinematografo) kaj poste al la revuo Bild und Film (Bildo kaj Filmo), li baldaŭ fariĝis unu el la ĉefaj reformistoj de la kinoarto de kiu li agnoskis la potencialon levi ĝin al pli alta nivelo, eĉ al la statuso de arto.

Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, Häfker ŝanĝis sian literaturan fokuson al la temo de popola edukado kaj paco, temo kiun li planis longe antaŭ la milito kaj kiu estis aparte kara al lia koro.

En 1933 li rifuzis membriĝi en la nazia je Regna Literatura Ĉambro. Lia *Weltgeschichte in einem Band * (Mondhistorio en unu volumo) estis malpermesita de la nazioj. Pro lia rezisto kontraŭ la nazia kulturpolitiko, ili trudis Berufsverbot (malpermeso al profesio) al Häfker.

En 1936 li fuĝis al Prago. Post la invado fare de la germanaj trupoj li estis deportita al du naziaj koncentrejojn. Li fariĝis unu el la unuaj kaptitoj de la koncentrejo Dachau. Tri monatojn poste, la 27-an de septembro 1939, li estis translokigita al la koncentrejo Mauthausen-Gusen. En ĉi tiu lasta li mortis, pretekstite pro korapopleksio.

En siaj verkoj pri kino, li akceptis la ideojn de Eisenstein kaj komprenis filmon kiel arton, batalante kontraŭ ĝia komercigo kaj "trivialigo".

En lia verko "Kino und die Gebildeten" (Kino kaj la kleraj homoj) li detale klarigis sian konvinkon, ke kinodramoj, kiujn li malestime nomis "ludfilmojn" (germane: Spielfilme), kiuj estis tiel popularaj ĉe la ĝenerala publiko, ne povus havi estontecon, ĉar la pantomimaj mutaj filmoj ne kapablis esprimi diferencigitajn pensojn kaj sentojn. Sed lia moka teksto travivis ĝis hodiaŭ. Li jam ne kapablis rimarki, eĉ malpli inspiri, la triumfan ekeston de la sonfilmo, kiu komenciĝis en 1928.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Li estis aŭtoro de Jarmiloj Pasas - Universala historio, faklibro pri historio originale verkita en Esperanto. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, li aktivis krome per paroladoj, artikoloj kaj kursoj.

Verkita originale en Esperanto Jarmiloj pasas estas parta reverkado kaj vastiĝo de lia germanlingva verko *Weltgeschichte in einem Band * (Mondhistorio en unu volumo),

En la germana

[redakti | redakti fonton]
  • Kino und Kunst, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1913
  • Fahrradreisen und Freiluftbildung. 1914
  • Kino und Erdkunde, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1914
  • Die Aufgaben der Kinematographie in diesem Kriege, München: Callwey, 1914
  • Der Kino und die Gebildeten, Mönchengladbach: Volksvereins-Verlag, 1915
  • Das Sternbilder-Buch - „Ein Buch von Himmel und Weltanschauung“ (La libro konstelacioj ("Libro de ĉielo kaj mondkoncepto"), verŝajne lia plej sukcesa libro, kontribuis al la popularigo de astronomio kaj steloj ĉe la junularo, Munkeno: Callwey 1926
  • Weltgeschichte in einem Band (Mondhistorio en unu volumo), Dresden: Kaden & Comp., 1928
  • Erziehung zur Liebe (Edukado al amo). 1929, 2-a prilaborita noveldono, 1930

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Jarmiloj pasas. Universala historio, Kolonjo: Heroldo de Esperanto, 1930/31

Li tradukis la mondfaman epopeon pri Gilgameŝ en poezian formon, transpontis la breĉojn per konekta teksto, kaj en fundamenta postparolo desegnis la kvintesencon de tio, kion li nomis "la plej potenca epopeo, kiun mi konas".

  • Gilgamesch. Eine Dichtung aus Babylon. Traduko al la germana fare de Hermann Häfker. Munkeno: Callwey 1924 (en Open Library)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • (angla) Richard Abel (eld.): Encyclopedia of early cinema. Londono kaj Novjorko: Routledge, 2005

Pli ampleksa germanlingva literaturo pri Herman Häfker aperis en la germanlingva vikipedio. Tial jen ne listiĝu kopiitaj listo de literaturaj verkoj en nacia lingvo, sed interesatoj unuavice konsultu la literaturan liston en la koncerna germanlingva vikipedia artikolo pri la temo.

Trovu « Hermann Häfker » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Jarmiloj pasas

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.