Hermann Heiß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hermann Heiss)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hermann HEISS (naskiĝis la 23-an de decembro 1928 en Munkeno, mortis la 22-an de marto 2017) estis germana esperantisto.

En 1964, li fondis la Esperanto-Ligon Filatelistan (ELF) kaj fariĝis ties unua prezidanto. Krome li abunde aktivis dum jardekoj en la Esperanto-grupo de Oberkirch (Badeno).

En 1981, li ricevis Meritmedalon de Germana Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]