Saltu al enhavo

Hermann Helmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermann Gottlieb HELMER (naskiĝinta la 13-an de julio 1849 en Hamburg-Harburg, mortinta la 2-an de aprilo 1919 en Vieno) estis germana arĥitekto. Edzigis lin Philippine Levanić el Varaždin (naskonte 2 filojn kaj 2 filinojn).

Estante filo de la etkomercisto kaj juvelisto li tenadis kun Ferdinand Fellner atelieron elstaran en la mez- kaj sudeosteŭropa teatreja konstruado. Kontraŭe al Fellner edukita laŭ antaŭmartaj pucarkitekturaĵoj, li venis el konstrutradicio ŝtona de Hanovro kaj Munkeno de la maksimiliana tempo. Tie li estis trejniĝinta ĉe Rudolf Gottgetreu. Tiu ĉi diferenco el lernadaj jaroj ja restis videbla kaj ĝis hodiaŭ faciligas la identigon de la laborpartoj jen de Helmer jen de Fellner.

La unua kune konstruita dramejo estis la Popola Teatro de Budapeŝto (1873–75; malkonstruo en 1965): ĝi kreis renomon pro modesteco de la ŝtuparo kaj la malavareco respektive grandeco de halo, kies neinterrompitaj galerioj meze estis balkonoj. De tiam ĉio estis sisteme dezajnota tiel:

  • du frontparalelaj galeriŝtuparoj kun du diagonalaj ĉefaj ŝtuparoj elirantaj disde vestiblo;
  • gapsalonego-kreo per forigo de mezaj loĝioj kaj kreo de multaj novaj sidlokoj (ekz. ĉe la viena Volkstheater kiel an la Burgteatrejo (de Gottfried Semper/ Carl von Hasenauer);
  • scenejo kun ŝtuparoj ambaŭflanke.

Stile ilia ofertaro gamis de germana renesancstilo (kun gotikaj elementoj; kp. la Laborista Teatro de Berndorf, 1898–99) ĝis secesistilaj formoj je Klagenfurt. Krom teatroj kaj halaj konstruaĵoj la menciita atelieroj ankaŭ kreis kastelojn, palacojn, vilaojn kaj loĝdomblokojn, bankojn kaj aĉethalojn, hotelojn, muzeojn, domojn por sciencistoj, soldatoj, sanecservistoj kaj kelkajn fabrikojn.

Aliaj verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • teatrejo je Varaẑdin, 1870-73
  • urba teatro de Zuriko, 1890-91
  • ŝata teatro de Wiesbaden, 1892-94
  • ŝtata theatro de Zagrebo, 1894-95
  • nacia teatro de Sofio, 1904-06
  • urba teatro de Klagenfurt, 1909-10
  • germana teatro de Prago (Smetana-teatro), 1886-87
  • teatro de Odeso
  • imperiestra banejo de Karlovaro
  • artohalo de Zagrebo
  • universitata observatorio de Vieno

Hoffmann, Hans-Christoph: "Helmer, Hermann" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 494