Hermann Menge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hermann Menge
Memorigŝtono por Menge en la Frankenberga kirko de Goslar

Hermann August MENGE (naskiĝinta la 7-an de februaro 1841 en Seesen, mortinta la 9-an de januaro 1939 en Goslar) estis germana klasika filologo, pedagogo kaj verkinto de fama traduko de la Biblio, la t.n. Menge-Bibel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de oficisto ĉe la tribunalo de unua instanco de Seesen li studis inter 1860 kaj 1864 en Göttingen filologion klasikan kaj historion. Samloke li iĝis dum la vintra semestro 1860/61 membro de la studenta korporacio progresa Hercynia, el kiu disvolviĝis poste Schwarzburgbund-Hercynia Heidelberg. Jam en 1863 li doktoriĝis pri esploro pri la uzo de prepozicioj ĉe Esĥilo. La sekvantajn jarojn li instruis ĉe la gimnazioj de Helmstedt (Julianum) kaj Holzminden (Campe-Gymnasium). Inter 1887-1894 li estis lernejestro de la gimnazio de Sangerhausen kaj de 1894 ĝis la retiriĝo profesia lernejestro ĉe la gimnazio de Wittstock. Pluse li honoritis fare de la prusia ministerio pri edukado pro siaj sciencaj meritoj per la titolo de profesoro. Sanecaj kialoj kaj kvereloj kun la kolegoj igis Menge peti pri pensiuliĝo anticipa.

Lia traduko de la Biblio[redakti | redakti fonton]

Retiriĝinte Menge intesege okupiĝis pri bibliaj aferoj kaj la diversaj tradukitaj versioj germanlingvaj. Lia propra kaj moderna traduko de la Nova Testamento aperis en majo 1909. La sekvintajn dudek jarojn li dediĉis sin al tute privata traduko de la Malnova Testamento. Sed la eldonejo biblia Württembergische Bibelanstalt instigis lin publikigi ankaŭ tion. En 1926 aperis do la tuta biblio publike. Pri siaj meritoj biblitradukaj Menge ricevis en 1928 honoran doktortitolon de la Universitato de Münster. Ĝis mallonge antaŭmorte Menge ofte korektis siajn tekstojn.

La rezulto estis filologia senmakula, bone legebla versio. Por klarigi alternativajn tradukoversiojn Menge uzis aŭ piednotojn aŭ rimarkojn metitajn inter krampoj. Por plifaciligi la orientiĝon li uzis plurgradan sistemon titoligon de alineoj.

Lernolibroj filologiaj[redakti | redakti fonton]

Kiam Menge estis ankoraŭ gimnazia instruisto li verkis diversajn verkojn, eĉ vortarojn. Ili ĝis hodiaŭ estas de alta filologia valoro. Inter la vortaroj elstaras la de Otto Güthling prilaboritaj kaj ĉe Langenscheidt aperintaj vortaroj Große Schulwörterbücher. Bedaŭrinde ili ekde la 2000 jaroj ne plu nove eldonitis.

Alia furora verko estis du repetadhelpiloj por la lingvoj latina kaj helena koncerne sintakson kaj stilon. Ili iĝis bazaj referencverkoj. La lasta de li mem reviziita eldono de la latinlingva repetadhelpilo estis de 1914 (10-a eldono). De kelkaj ĝi taksitis kiel problema miksaĵo inter lerneja libro kaj scienca prezento. Andreas Thierfelder prilaboris en 1953 (11-a eldono) la verkon kaj prenis kiel modelon la 7-an eldonon de 1900 (kiu estis pli lernejtaŭga ol la 10-a eldono). En 1999 Thorsten Burkard kaj Markus Schauer faris profundegan prilaboron. Tamen multaj preferas la eldonon de Thierfelder, kio ne nur akceptas regulojn troveblajn ĉe Cicerono kaj Cezaro. La en 1878 unue eldonita helena repetadhelpila libro neniam iĝis tiom populara kiom la latina.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De praepositionum usu apud Aeschylum, Dissertation, Göttingen 1863.
  • Repetitorium der lateinischen Syntax und Stilistik 1873 (eldono Wolfenbüttel 1900 surrete); inzwischen von Thorsten Burkard und Markus Schauer neu bearbeitet unter dem Titel Lateinische Syntax und Semantik. Eine Autorengrammatik zu Cicero und Caesar, Darmstadt 1999.
  • Repetitorium der griechischen Syntax, 1878; 10. Auflage, neu bearbeitet von Jürgen Wiesner, Darmstadt 1999.
  • Taschenwörterbuch der lateinischen und deutschen Sprache. I. Teil: Lateinisch-deutsch. Berlin-Schöneberg 1903.
  • Taschenwörterbuch der griechischen und deutschen Sprache. I. Teil: Griechisch-deutsch. Berlin-Schöneberg 1903.
  • Griechisch-deutsches Schulwörterbuch, mit besonderer Berücksichtigung der Etymologie, Berlin-Schöneberg 1903(ff.).
    • Bd. 1 Griechisch-Deutsch
    • Bd. 2 Deutsch-Griechisch
    • Bd. 3 Griechisches Namenwörterbuch
  • Lateinisch-deutsches Schulwörterbuch mit besonderer Berücksichtigung der Etymologie, Berlin-Schöneberg 1907.
  • Das Neue Testament (Übersetzung), Braunschweig 1909.
  • Die Heilige Schrift Alten und Neuen Testaments (Übersetzung), Stuttgart 1926.
  • Lateinische Synonymik, 7. Auflage, Heidelberg 1999.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Paul Olbricht: Der Bibelübersetzer Hermann Menge. Sein Leben und sein Schaffen. Furche, Berlin 1939.
  • Fritz Schmidt-König: Hermann Menge. Vom Gymnasialdirektor zum Bibelübersetzer. Brunnen, Gießen/Basel 1956. Neuauflage: Johannis, Lahr-Dinglingen 1983.
  • Hermann Menge 1841–1939. Festschrift mit Beiträgen von Gerhard Müller, Georg Strecker, Sabine Glasenapp, Christian Tegtmeier, Gerhard Hillbrecht, Hans Deppe. Ev.-luth. Pfarramt zum Frankenberge, Goslar 1989.
  • Berthold Lannert: Die Bibelübersetzung Hermann Menges zwischen Philologie und Theologie. Ein Beitrag aus Anlaß des 50. Todestages H. Menges am 9. Januar 1989. In: Zeitschrift für Theologie und Kirche 86 (1989), S. 371–388.
  • Herbert W. Göhmann: Prof. D. Dr. Hermann Menge Philologe, Pädagoge, Bibelübersetzer (herausgegeben vom Kirchenvorstand der Lutherkirchengemeinde Holzminden). Holzminden 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]