Hermann Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Schmidt, ĉefurbestro erfurta

Hermann SCHMIDT (naskiĝinta en la 16-a de junio 1851 en Dedesdorf, mortinta en la 28-a de februaro 1921 en Erfurto) estis germana juristo kaj de 1885 ĝis 1919 ĉefurbestro de Erfurto.

Vivo kaj agadoj politikaj[redakti | redakti fonton]

Post la doktoriĝo Schmidt iĝis tribunala staĝanto en 1875, poste asesoro kaj en 1882 urboadvokato en Hildesheim. En 1890 li fariĝis vicurbestro de Halle (Saale).

Modernigo de Erfurto[redakti | redakti fonton]

En 1895 li elektitis ĉefurbestro de Erfurto. Li ĉefa celo estis la mondernigo de la urbo, kies nombro de loĝantoj kreskis dum lia estrado de 75000 al 130000. Tiurilate li similis iomete al sia antaŭulo Richard Breslau.

Ekzemploj por projektoj realigitaj dum lia regado: ŝtatigo de la gasujo, konstruo de la elektra centralo (1901) kaj de akvopuriga instalaĵo; instalo de nova centra brutbuĉejo; dek novaj lernejoj; pligrandigo de la ŝtataj klinikoj; konstruigo de la naĝejo Dreibrunnenbad kaj Espachbad; fondo de la erfurta urba biblioteko; establo de pluraj parkoj kaj verdaj zonoj (ekz. la Urba parko de Erfurto en 1908; enkorpigo de la vilaĝo Ilversgehofen en 1911; konstruigo de la nova Tombejo de Erfurto.

Administraciaj novigoj en Erfurto[redakti | redakti fonton]

Por sukcesi tiomon da novaj taskoj li pliampleksigis la administradon urban kaj kreis novajn oficejojn: porjunulara oficejo; direktorejo pri ĝardenado; arkiva direkcio; bibliotekestrejo. En 1912 li eknomis la nur 28-jaraĝan arthistoriiston Edwin Redslob direktoro de muzeo kaj komisiis la venontan jaron Henry van de Velde plani granddimensian muzeon. Ties realiĝo tre bedaŭrinde ne eblas pro la eksplodo de la Unua mondmilito. En 1914 Schmidt iniciatis la fondon de la Societo de erfurtaj muze-emuloj.

Danke al sia prudenta kaj ŝparema gvidado li kondukis la tutan administradon tra la malfacilaj tempoj de milito kaj la posta Novembra Revolucio kaj transdonis ĉion boneordigite al sia posteŭlo Bruno Mann.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al Schmidt oni nomis straton en la kvartalo Löberstadt lau li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Die Oberbürgermeister der Stadt Erfurt seit 1872. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 35 (2007), p. 25-27.
  • Mitteldeutsche Zeitung: Nekrologo en la 29-a de novembro 1921
  • Thüringer Allgemeine Zeitung: Nekrologo en la 29-a de novembro 1921

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]