Hermann Staudinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Staudinger
Nobel-premiito
Persona informo
Hermann Staudinger
Naskiĝo 23-an de marto 1881 (1881-03-23)
en Worms
Morto 8-an de septembro 1965 (1965-09-08) (84-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko vd
Familio
Edz(in)o Magda Staudinger • Dora Staudinger vd
Profesio
Okupo kemiistoinĝeniero • universitata instruisto vd
Laborkampo fizika kemio vd
Aktiva en Freiburg vd
Doktoreca konsilisto Daniel Vorländer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann STAUDINGER (23a de marto 1881 – 8a de septembro 1965) estis germana organik-kemiisto kiu demonstris la ekzistadon de makromolekuloj, kiujn li karakterigis kiel polimeroj. Pro tiu laboro li ricevis en 1953 la Nobel-premion pri kemio.

Li estas konata ankaŭ pro sia malkovro de ketenoj kaj de la laŭ li nomata "reakcio de Staudinger". Staudinger, kune kun Leopold Ružička, ankaŭ klarigis la molekulajn strukturojn de piretrino I kaj II en la 1920-aj jaroj, kio ebligis la disvovigon de la piretroidaj insekticidoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ekde 1920 Hermann Staudinger studis la kemian aranĝon de plastoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Ringsdorf (2004). "Hermann Staudinger and the Future of Polymer Research Jubilees – Beloved Occasions for Cultural Piety". Angewandte Chemie International Edition. 43 (9): 1064–1076. doi:10.1002/anie.200330071. PMID 14983439.
  • Heinrich Hopff (1969). "Hermann Staudinger 1881–1965". Chemische Berichte. 102 (5): XLI–XLVIII. doi:10.1002/cber.19691020502.
  • Ogilvie, Marilyn Bailey; Harvey, Joy Dorothy (2000). The Biographical Dictionary of Women in Science: L-Z. New York, New York: Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-92040-7.