Hermann von Pückler-Muskau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann von Pückler-Muskau
Persona informo
Hermann von Pückler-Muskau
Naskonomo Hermann Ludwig Heinrich von Pückler-Muskau
Naskiĝo 30-an de oktobro 1785 (1785-10-30)
en Schloss Muskau
Morto 4-an de februaro 1871 (1871-02-04) (85-jaraĝa)
en Kastelo Branitz
Tombo Cottbus vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Dinastio Pückler vd
Patro Ludwig Karl Johann Erdmann Graf Pückler-Muskau vd
Patrino Clementine Kunigunde Charlotte Olympia Luise von Pückler-Muskau vd
Gefratoj Agnes Charlotte Hermine Olympia Bianca Pückler-Muskau • Agnes Ursel Luitgart Clara Pückler-Muskau • Marianne Henriette Luise Clementine Olympia von Pückler-Muskau vd
Edz(in)o Lucie Hardenberg-Reventlow vd
Profesio
Alia nomo Semilasso vd
Okupo esploristo • Pejzaĝarkitektoverkistopolitikistomilitistoarkitekto • mondovojaĝisto • arthistoriisto vd
Aktiva en Branitz • Bad MuskauBabelsberg vd
Aktiva dum 1795–1871 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann Ludwig Heinrich von PÜCKLER-MUSKAU (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1785 en Muskau, mortinta sur Kastelo Branitz la 4-an de februaro 1871 en Cottbus-Sandow) estis germana nobelo, verkisto kaj pejzaĝĝardenisto. Lia pseŭdonimo kiel vojaĝanto kaj verkisto estis Der VerstorbeneSemilasso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de instituto de la Herrnhutanoj en Uhyst (Spree) li iris al Pädagogium je Halle (Saale) kaj al Philanthropinum je Dessau. Poste li studis en Leipzig jursciencojn. Sed en 1803 li iĝis en Dresdeno leŭtenanto en la regimento Garde du corps. Post kelkaj jaroj li forlasis la armeon en la rango de kavaleria kapitano. Li vojaĝis al Francujo kaj Italujo kaj iĝis post reveno en 1811 post la morto patra posedanto de la Regujo muskau-a (Standesherrschaft Muskau). Post la komenco de la kampanjo de 1813 kontraŭ Napoleono Bonaparte Pückler servis kiel majoro ĉe la rusoj kaj akompanis kiel adjutanto la batalestron Bernhard von Sachsen-Weimar. Plialtrangigite je subkoloneleco Pückler plurfoje montris sian kuraĝon (ekz. dum la sturmpreno de Merksem) kaj ankaŭ kiel guberniestro de Bruĝo li estis tre lerta.

Post pacfaro li vojaĝos al Anglujo vivonte alterne en Berlino, Dresdeno kaj Muskau. En 1817 li nuptis la vidvinigitan regnan grafinon von Pappenheim, filinon de la princo de Hardenberg; divorco kun ambaŭparta konsento iĝis en 1826. Intenco lia estis ankaŭ per nova geedzeco en Anglujo plibonigi la katastrofan financan situacion de sia regujo. Post planforĵeto la du personoj daŭre kunvivis pace kaj harmonie sen nova nupto.

Intertempe la reĝo nobeligis lin en 1822 je princo ĉar Pückler dum la enkorpigo de Luzacio en Prusion ege meritis. En 1828 Pückler duafoje vojaĝos al Anglujo kaj Franclando, en 1835 al Alĝerio kaj Norda Afriko, en 1837 al Egipto, Malgranda Azio kaj Grekujo. Hejmeniro ne okazis antaŭ la jaro 1840. Post kiam oni devis veni la Regujon muskau-an en 1845 li vivis ĉe diversaj lokoj en Germanujo kaj Italujo antaŭ ol ekloĝi ĉe Kastelo Branitz apud Cottbus. Ekde 1861 li portis ĉiam la princan titolon publike (Durchlaucht) kaj ekdeputitis ĉe la prusia supera parlamenta ĉambro en 1863.

Pioniro ĝardenista[redakti | redakti fonton]

Pückler estis pioniro de pejzaĝĝardenado en Germanujo. Post studo de la ĝardenoj de William Kent en Anglujo li kreis la parkon en Muskau kie li unuafoje substrekis la t.n. fruktodonan principon, nome enkorpigi la ĉirkaŭaĵojn en la ĝardenon. Post la vendo de la bienoj en Muskau li ekkreivis ĉe Branitz kaj sukcesis krei en la plej malfekunda regiono modelon de libera kaj memstara stilo. Pückler ankaŭ influis la aranĝojn de la parkoj en Babelsberg, Ettersburg apud Vajmaro, Wilhelmsthal apud Eisenach, Altenstein apud Bad Liebenstein ktp. Per la verko »Andeutungen über Landschaftsgärtnerei«, priskribo de la zonoj en Muskau (Stuttgart 1834) tiu ĉi modo gravis ĝenerale en Germanujo. Tre influis li sian dungiton Eduard Petzold.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Verkiste Pucker furoris per la anonimaj leteroj »Briefe eines Verstorbenen« (Stuttgart 1830/33). Sekvis poste: »Tut li Frutti, aus den Papieren des Verstorbenen« (Stuttgart 1834); »Jugendwanderungen« (Stuttgart 1835); »Semilassos vorletzter Weltgang, erster Gang: Europa« (Stuttgart 1835); »Semilasso in Afrika« (Stuttgart . 1836); »Der Vorläufer« (Stuttgart 1838); »Südöstlicher Bildersaal« (Stuttgart 1810); »Aus Mehemed Alis Reich« (Stuttgart 1814); »Die Rückkehr« (Berlino 1846–48). Liaj privojaĝoaj rakontoj tre ŝatatis fare ade anoj de la Juna Germanujo (literaturo) pro la pligravo de ŝajnigo super faktoj, la spirito super la vero, la brila stilo super la kompreno de la aferoj. Talentite en rakontado kaj observado Pückler unuigis la koketecon malprudenta de aristokrato de la 17-a jarcento kun la tono de moderna verkisto; per brilanta stilo li malkaŝis multe pri sim mem. El la postlasitaĵoj liaj publikigis Ludmilla Assing antologion de leteroj (»Briefwechsel und Tagebücher«, Berlino 1873–76

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludmilla Assing: Fürst Hermann von Pückler, Hamburg 1873
  • Eduard Petzold: Fürst Pucler in seiner Bedeutung für die bildende Gartenkunst, Leipzig 1874
  • Rafael de Weryha-Wysoczański: Strategien des Privaten. Zum Landschaftspark von Humphry Repton und Fürst Pückler, Berlin 2004. (ISBN 3-86504-056-X).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 436-437 (surrete)