Hermann von Rosenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann von Rosenberg
Persona informo
Carl Benjamin Hermann von Rosenberg
Naskiĝo 7-an de aprilo 1817 (1817-04-07)
en Darmstadt
Morto 15-an de novembro 1888 (1888-11-15) (71-jaraĝa)
en Hago
Ŝtataneco Hesio-DarmstadtReĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo esploristo • kartografo • ornitologo • natursciencisto • geografomilitistoŝtata funkciulo vd
Laborkampo zoologioetnografio vd
Aktiva en Nederlanda Hindio vd
Aktiva dum 1832–1888 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hermann von ROSENBERG (7a de Aprilo 1817 – 15a de Novembro 1888) estis germana natursciencisto el Darmstadt.[1] Li publikigis kelkajn librojn kaj kelkajn artikolojn pri sia laboro en Sudorienta Azio. En tiuj li priskribis la geografion, zoologion, lingvistikon kaj etnografion de la insuloj.

Li laboris por kartografio kaj topografio en la 1840-aj jaroj en Sumatro, Molukoj kaj okcidenta Nov-Gvineo. Rosenberg interesiĝis en ornitologio, kaj ekde la 1860-aj jaroj, li kolektis specimenojn en Indonezio por studo kaj klasigo fare de Hermann Schlegel en la naturhistoria muzeo de Leiden.

Ĉefa verko de Rosenberg estis "Der Malayische Archipel. Land und Leute in Schilderungen, gesammelt während eines dreissigjährigen Aufenthaltes in den Kolonien". En ĝi li verkis pri la fama Java ĝardeno de Buitenzorg, kaj priskribis artefaktojn kaj kutimojn de popoloj el Sumatro, Sulaveso, Nov-Gvineo kaj Molukoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosenberg, Hermann von ĉe Allgemeine Deutsche Biographie.